• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-29 17:16:21    
Chen Huanren kaj lia restoracio kun itala aparta gusto

cri

Nun la restoracio kun itala aparta gusto de Chen Huanren jam disvolviĝis je 6 filioj, kaj Chen Huanren estas preta malfermi novajn 2 filiojn en la ĉina sudokcidenta urbo Nanning. En la lastaj 10 jaroj okazis granda ŝanĝiĝio en la Restoracio Adria. Parolante pri la ŝanĝiĝo, sinjoro Chen Huanren diris:
"Kiam mi malfermis la unuan restoracion kun itala aparta gusto en 1996 en Pekino, tiam estis neniu restoracio kun itala aparta gusto, kaj estoracioj pri eŭropa manĝo estis tre malmultaj en Pekino. Nur 10 jaroj pasis, nun nur en Chaoyang, unu el la kvartaloj de Pekino, troviĝas pli ol 30 restoracioj kun itala aparta gusto. En 1996, ni devis aĉeti materialojn en Eŭropo, ĉiujare ni venis al Eŭropo kelkfoje por aĉetado. Post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la merkato pluapaŝe estis malfermita, kaj sekve de la fortigo de la komerco inter Ĉinio kaj Eŭropo, nun ni ne plu postulas persone veni al Eŭropo por aĉetado, en Ĉinio ni povas aĉeti ĉion, kion ni postulas. Alia granda ŝanĝiĝo estas, ke en la komenco de la restoracio, 70% de gastoj estis fremdlandanoj en Pekino, sed nun pli ol 50% de gastoj estas ĉinoj."
La merkato grande pliiĝis kaj konsuma nivelo de ĉinoj multe altiĝis, tio sendube liveris bonan komercan ŝancon por la industrio de eŭropa manĝo. Sinjoro Chen Huanren profunde konvinkiĝas, ke sekve de la disvolvo de la ĉina ekonomio, senĉesa profunda kompreno de ĉinoj al alilandaj kulturoj kaj la altiĝo de la konsuma nivelo, la industrio de eŭropa manĝo certe estos vaste populara kiel ĉina manĝo en Eŭropo kaj Ameriko. Sinjoro Chen Huanren ankaŭ opiniis, ke la eniro de eŭropa manĝo utilas al formiĝo de bona konkuro de la loka restoracia industrio kaj akcelas la progreson de la tuta ĉina restoracia industrio. Sinjoro Chen Huanren diris, ke li estas bone esperata pri la merkato.
Interese, familianoj de sinjoro Chen Huanren faras negocon de ĉina manĝo en Eŭropo, kaj Chen Huanren faras negocon de eŭropa manĝo en Ĉinio, ĉu tio estas la kultura interfluo samtempe la ekonomia interfluo?
1  2  3