• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-20 15:31:43    
Personino de media protektado---Tian Guirong

cri
Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigos al vi mediprotektan volontulinon—sinjorino Tian Guirong. Ŝi nur finis studadon en elementa lernejo, poste faris terkulturon 8 jarojn, vendis pilojn 8 jarojn, ĝuste ĉi tiu ordinara kamparanino kreis la unuan specialan mediprotektan retan stacion, persone organizitan de kamparanino, kaj establis la unuan mediprotektan amasgrupon de la ĉina mezsuda provinco Henan---Asocion de Mediprotektaj Volontuloj de Xinxiang. La 14-an de marto en la kuranta jaro, Tian Guirong estis elektita kiel unu el la 10 unuaj jaraj mediprotektaj personoj de Ĉinio, ŝi ankaŭ estas la ununura reprezentanto de virinoj. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu rakonton de la malordinara ĉinino---Tian Guirong.

La rakonto komenciĝis de unu pilo. En 1991, Tian Guirong kaj liaj familianoj venis al Xinxiang, la urbo de la provinco Henan, kaj komencis la negocon de vendo de piloj. Sed en 1998, ŝia negoco estis tre malfacila, tial sinjorino Tian Guirong decidis per vojaĝo reĝustigi sian senton. Dum ŝia vojaĝo, ŝi vidis artikolon en ĵurnalo pri polucio el piloj. Tian Guirong estis skuata de la artikolo.

"Kiel komercisto de vendo de piloj, mi estas skuata. Mi pensis, ke ĉiujare mi vendis milionojn da piloj, ili malpurigis milionojn da kvadrataj metroj, laŭ konscienco mi sentis, ke mi faris krimon kaj tiam mi decidis fari ion por fliki mian eraron."

De tiam sinjorino Tian Guirong komencis sian vojon de reaĉetado de eluzitaj piloj. Sed la vojo estas tre tre malfacila. Malsame kiel en urboj, tiam en kamparo la koncepto de media protektado estis malforta, oni malofte atentis la medion. Kvankam Tian Guirong faris nombron da propagandoj de aĉetado de eluzitaj piloj en lernejoj, magazenoj, butikoj kaj diversaj stratoj, tamen 3 monatoj pasis, neniu vendis eluzitajn pilojn al Tian Guirong. Sed Tian Guirong ne ŝancelis sian decidon. Tian Guirong produktis amason da verdaj triangulaj flagoj, sur la flagoj ŝi skribis 'aĉetu eluzitajn pilojn kaj protektu la teron.' Finfine iutage onklo donacis al ŝi la unuan pilon. Ĝis nun Tian Guirong memoras la tiaman scenon.

"Iu 70-80-jaraĝa onklo donacis al mi 9 eluzitajn pilojn, tiam por mi la 9 piloj ŝajnis origotoj."

Poste, pli kaj pli multaj homoj donacis aŭ vendis eluzitajn pilojn al Tian Guirong, ankaŭ multaj amaskomunikiloj sinsekve raportis la aferon, iu amaskomunikilo titolis Tian Guirong ĉina imperiestrinon de piloj. Aĉetitaj eluzitaj piloj estis pli kaj pli multaj, ĉio ŝajne estus bona, sed nova malfacilo aperis antaŭ Tian Guirong.

1  2  3