• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-20 15:31:43    
Personino de media protektado---Tian Guirong

cri

Gvidataj de Tian Guirong, nun lokaj popolanoj havas relative fortan koncepton de media protektado. Tian Guirong estas respektata de lokanoj. Pli kaj pli multaj entreprenoj, popolanoj kaj lokaj registaroj invitis Tian Guirong doni prelegon pri media protektado. Pli kaj pli da entreprenoj monkontribuis al Tian Guirong por subteni la median protektadon. Pri la ŝanĝiĝo Tian Guirong havas profundan senton.

"Nun, ni jam havas dekmilojn da mediprotektaj volontuloj. De 2000, ĉiujare mi organizis universitatojn esplori ekologian medion kaj faris propagandon. Kien ni venis, tie la lokanoj diris: 'Tian, vi certe sciigos nian lokan median staton al koncernaj fakoj.' Laŭ iliaj okuloj, mi vidis, ke ili donis esperon al ni. Nun, mi pli kaj pli multe sentis, ke la mediprotekta afero estas pli kaj pli grava, mia tempo estas tre malplia kaj mia forto estas malsufiĉa."

De 2000, Tian Guirong jam esploris la ekologian medion de la Flava Rivero kaj prezentis esploran raporton al koncernaj fakoj.

Tian Guirong sciigis raportistinon, ke nun ŝiaj vilaĝoj elektas ŝin kiel estrinon de vilaĝo pri media protektado. Ŝi diris:

"La polucio en mia hejmo estas la plej serioza en la tuta lando. Ĉiutage mi ploras por mia hejmo. Miaj hejmanoj ĉiutage trinkas malpuran akvon kaj spiras polucian aeron. Se mi servos kiel estrino pri media protektado, mi memvole estos pli okupiĝa por tio, ke mia hejmo estu la vilaĝo kun blua ĉielo kaj blanka nubo. Miaj hejmanoj povos spiri freŝan aeron, ĉi tio estas mia respondeco."

Nun, 53-jaraĝa Tian Guirong persistas en lerno je 2 horoj en ĉiu tago. Ŝi diris, ke por pli bona propagando de media protektado, ŝi devas senĉese riĉigi siajn sciojn. Tian Guirong diris, ke protektado de la medio ĝuste estas protektado de la homaro, tial ŝi persistas en la afero. Ŝi jam absorbiĝis en la media protektado.


1  2  3