• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-20 15:31:43    
Personino de media protektado---Tian Guirong

cri

La aĉetitaj piloj estis stakigitaj en la malgranda kampo de Tian Guirong, jam fariĝis pila monto, kaj en 2002 la eluzitaj piloj jam atingis 65 tunojn. La filo de Tian Guirong estas raportisto, li sciigis sian patrinon: "Panjo, se vi estus panjo de aliaj homoj, mi raportos vin, sed vi estas mia panjo, nun kiel la hejmo estas!" Tiam, la aliaj homoj de la familio oponis kontraŭ Tian Guirong. Tian Guirong silente ploris kaj silente serĉis finan rezulton de aĉetitaj eluzitaj piloj.

Sciinte la aferon, la loka mediprotekta buroo helpis al Tian Guirong trovi vojon por trakti la eluzitajn pilojn, la buroo ankaŭ donis al ŝi multajn sciojn pri media protektado. El la lernoj, Tian Guirong konceptis, ke forto de unu homo estas malforta, ŝi havis novan penson.

"Mi pensis, ke mia forto estas tre tre malgranda, tiam mi volis fondi mediprotektan asocion. Mi uzis 2-jaran tempon, venis al Pekino, Kantono kaj aliaj ĉinaj urboj por lerni spertojn de aliaj mediprotektaj asocioj. Ili donis al mi tre bonajn proponojn."

En 2002, Tiang Guirong mem pagis 30 mil juanojn de renminbi kaj establis la unuan mediprotektan amasgrupon de la provinco Henan. Dum la preparo de la asocio en 2001, Tian Guirong ankaŭ establis la unuan kamparanan personan mediprotektan retstacion en Ĉinio. Nun, jam 230 mil homoj komputile vizitis la retan stacion kaj la mediprotekta asocio jam havas pli ol 10 mil membrojn. Sed nun diversaj elpezoj de la reta stacio kaj la mediprotekta asocio tute venas el propra investo de Tian Guirong kaj monkontribuo de la socio. Por teni la retan stacion kaj la asocion, Tian Guirong jam investis la tutan enspezon de siaj 2 butikoj. Kaj la aĉetado de eluzitaj piloj kostis pli ol 70 mil juanojn de renminbi, ŝi uzis la monon antaŭe por edziga ceremonio de sia filo al media protektado. Kiel kampara virino, Tian Guirong pagis plej grandan klopodadon por protekti medion. Nun ŝi kaj ŝia edzo loĝas en simpla kaj kruda domo. Oni ofte demandis al Tian Guirong: "Ĉu la kosto estas tre granda, kaj ĉu la afero farinda?"

Tian Guirong diris:

"Antaŭe mi ĉiam serĉis la vojon de mia vivo, ĝis mi ekaĉetis eluzitajn akumulatorojn, mi finfine trovis mian vojon de la homvivo, trovis mian navigacian markon. Ĝuste la navigacia marko ĉiam gvidas min venki diversajn malfacilojn."

De la komenco de la mediprotekta afero, sinjorino Tian Guirong ofte portas bluan veston. Laŭ ŝi, la koloro signifas bluan ĉielon, ankaŭ tiu estas la sonĝo de Tiang Guirong.

1  2  3