• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-21 13:02:44    
Specialistoj opiniis, ke tenado de la stabileco de la kurzo de renminbi estas favora al Ĉinio kaj la mondo

cri
Karaj amikoj, de la komenco de la ĉina plenumado de la nuna kurza politiko antaŭ kelkaj jaroj, ofte aperis diskuto de la internacia socio pri la kurzo de renminbi. Nun ĉu renminbi devas revalutiĝi, ĉi tio refoje estas unu el la fokusoj disputataj de la internacia socio. Pri la problemo, lastatempe raportistoj intervjuis ĉinajn kaj fremdlandajn ekonomikistojn, ili esprimis, ke la tenado de la stabileco de la kurzo de renminbi estas favora al Ĉinio kaj la mondo. Samtempe ili konfirmis la ĉinan registaron pro ĝia klopodado por perfektigi la kurzoformiĝan sistemon.

De 1994, Ĉinio ĉiam plenumas ununuran kaj administratan flosan kurzan politikon sur la bazo de merkataj livero kaj postulo, nome ke la kurzo de renminbi fundamente estas decidita de la merkataj livero kaj postulo kaj rekte fiksas sin laŭ valuto de usona dolaro, la centra banko publikigas kurzon laŭ la negoca stato de kurza merkato inter bankoj kaj plenumas administran floson por la kurzo de renminbi. De la plenumado de la politiko, oni ĉiam tenas la stabilecon de la kurzo de renminbi. Specialistoj montris, ke ĉi tiu administre flosa kurza politiko konformas al la ĉina ekonomia disvolva grado, entreprena altena forto kaj financa kontrola kaj administra nivelo en la nuna periodo.

Profesoro de la financa kaj valorpapera esplora instituto de Ĉina Popola Universitato sinjoro Zhao Xijun opiniis, ke por evoluantaj landoj kiel Ĉinio ekstera komerco kaj investo de eksteraj komercistoj estas tre gravaj, kaj atingoj de Ĉinio en ĉi tiu flanko multgrade profitis de la stabileco de la kurzo de renminbi:

"La ĉina ekstera komerco havas relative bonan disvolvon, unu grava faktoro estas, ke Ĉinio havas stabilan kurzan politikon, eksportaj kaj importaj entreprenoj ne estas maltrankvilaj pro riskoj alportitaj de floso de la kurzo. Se la kurzo de renminbi subite revalutiĝos, tio alportos serion da rezultoj, inkluzive de redukto de produktado de eksportaj entreprenoj. Nun nia stabila kurza politiko estas la garantio por la fido de investantoj, eksteraj investantoj faras investon en Ĉinio, se la kurzo ĉiam ŝanĝiĝos, tio pliigos investan koston kaj riskon, la stabila kurza nivelo kaj relative stabila kurza sistemo ankaŭ intime rilatas al altiro de investo de eksteraj komercistoj."

1  2  3