• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-21 13:02:44    
Specialistoj opiniis, ke tenado de la stabileco de la kurzo de renminbi estas favora al Ĉinio kaj la mondo

cri

Profesoro Zhao konigis, ke en la longa tempo la merkatiga grado de ĉinaj entreprenoj kaj financaj instalaĵoj estis relative malalta, mankas spertoj pri administrado en la stato de kurza libera floso, koncernaj riskopreventaj sistemoj estas malperfektaj, tial grandmezura kurza reguligo batos entreprenojn kaj bankojn, ĉi tio rekte influos la disvolvon de la ĉina ekonomio. Profesoro Zhao Xijun opiniis, ke la tenado de la stabileco de la kurzo de renminbi ne nur utilas al la disvolvo de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ havas pozitivan signifon por la disvolvo de la monda ekonomio:

"En la mondo Usono estas la unua komerca korpo, ĝi, Japanio, regiono de eŭroj kaj Ĉinio estas la 4 grandaj ekonomiaj korpoj, por relative stabila disvolvo de la tutmonda ekonomio, necesas relative stabila medio, inkluzive de monaj stabilaj rilatoj inter la 4 ekonomiaj korpoj, se mono ĉiam flosos, evidente tio malutilos al la disvolvo de la tutmonda komerco, kaj pliigos riskon kaj koston de la tutmonda komerco."

En la lasta tempo, iuj landoj senĉese trudis premforton al la ĉina registaro postulante revaluton de renminbi. Pri la fenomeno, Nobel-premiito de ekonomiko kaj titolita 'patro de eŭro' profesoro Robert A. Mundell opiniis, ke la tenado de la stabileco de la kurzo de renminbi ludas bonan subtenan rolon por la stabila disvolvo de la ĉina kaj la monda ekonomio. Li opiniis, ke en la lastaj jaroj iuj evoluintaj landoj, kies ekonomia pliiĝo estas malforta, elmetis la teorion de revaluto de renminbi, tio multgrade fontis el konsidero de politika flanko, nun la kurzo de renminbi devas esti stabila:

"La revaluto de renminbi reduktos eksteran investon kaj prokrastos monŝanĝeblan procezon de renminbi. Mi opinias, ke la postulo de revaluto de renminbi ne staras en ekonomio, mi timas, ke ili konsideris tion laŭ la politika flanko. Se estus tiel, naskiĝos malstabila stato en la sudorienta Azio, eĉ tio influos promeson de Ĉinio en la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, tio havas neniu bonaĵon."

1  2  3