• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-21 13:02:44    
Specialistoj opiniis, ke tenado de la stabileco de la kurzo de renminbi estas favora al Ĉinio kaj la mondo

cri

Kiel la postulo de revaluto de renminbi, nun la formiĝa sistemo de la kurzo de renminbi estas atentata de la internacia socio. Relative unuanima opinio de ĉinaj kaj fremdlandaj ekonomikistoj estas, ke nun en Ĉinio ankoraŭ ne formiĝis perfekta kontrola kaj administra sistemo de kurza risko, entreprenoj kaj financaj establaĵoj ne tute estas merkatiĝaj, ilia subtena forto al la kurza floso estas limigita. Tial la ununura kaj administre flosa kurza politiko sur la bazo de la merkataj livero kaj postulo plenumata en Ĉinio konformas al la ĉina efektiva stato. Nobel-premiito de ekonomiko sinjoro Joseph E. Stiglize diris:

"En la nuna stato, la ŝlosila punkto de la trakto de kurzo estas, ĉu Ĉinio havas la kapablon redukti riskon alportitan de la kurza floso. Ĉi tiu ne estos farita per nunnura ŝanĝo de sistemo, Ĉinio devas daŭrigi sian praktikan agmanieron en la longa tempo. Kvankam la ĉina kurza sistemo devas esti reguligata, tamen nun ne necesas la ŝanĝo."

En la lastaj jaroj, Ĉinio faris amason da laboroj por perfektigi kurzoformiĝan sistemon, inkluzive de rapidigo de reformado de ŝtataj komercaj bankoj, realigo de monŝanĝo en oftaj programoj de renminbi, laŭgrada redukto de rego de kapitalaj programoj kaj laŭgrada vastigo de malfermo de la kapitala merkato. Profesoro de la financa kaj valorpapera esplora instituto de Ĉina Popola Universitato sinjoro Zhao Xijun sciigis raportiston, ke sekve de la senĉesa altigo de la merkatigo de la ĉina ekonomio, la kapablo de ĉinaj entreprenoj kaj financaj establaĵoj pri prevento de kurza risko laŭgrade fortiĝos, ankaŭ la ĉina kurzoformiĝa sistemo senĉese atingos la internacian nivelon kaj la merkato laŭgrade fariĝos la ĉefa decida faktoro de la kurzo de renminbi. Li diris;

"En la estonteco, pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj kaj financaj establaĵoj ludos rolon en la fremdavaluta negoco, iliaj rilatoj inter livero kaj postulo estos la plej fundamentaj faktoroj kaj fortoj de la kurza formiĝo. Partoprenantoj en la fremdavaluta merkato estos pli kaj pli multaj, sekve de tio la fremdavaluta negoco tuŝos aliajn monojn, krom usona dolaro, en ĉi tiu stato necesos reguligo de la nuna sistemo rekte fiksi sin laŭ la valuto de usona dolaro, tiam ni turos nian el la fikseco rilata al usona dolaro en ĝeneralan konsideron pri aliaj valutoj, por ke nia kurzo povu pli ĝuste speguli rilatojn inter livero kaj postulo de diversaj monoj en la merkato."


1  2  3