• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 15:43:49    
Shaanxi pere de riĉfonta supereco akcelas ekonomian rapidan disvolvon

cri
Karaj amikoj, de la ĉina ekefektivigo de la strategio de okcidenta granda ekspluato en 2000, aperas la bona tendenco de rapida disvolvo de la ekonomio en la ĉina okcidenta regiono. La ĉina provinco Shaanxi estas unu el la provincoj, en kiuj oni praktikas la strategion de okcidenta granda ekspluato. En la lastaj jaroj la provinco Shaanxi sufiĉe utiligis agrikulturajn plantojn, mineralojn, scienc-teknikojn kaj aliajn superecajn riĉfontojn kaj akiris pozitivan frukton en la akcelado de la ekonomia disvolvo.

La provinco Shaanxi estas la granda provinco de agrikulturo en Ĉinio, ĝi havas agrojn je pli ol 4,8 milionoj da hektaroj kaj okupas ĉirkaŭ 4% de la ĉina agra areo. Sed en la lasta longa tempo, la scienc-teknika enhavo kaj industriiga grado de la agrikulturo de Shaanxi estis relative malaltaj kaj la ekonomia efiko estis malalta. Por akceli la agrikulturan disvolvon, garantiante grenan produktokvanton, laŭ naturaj kondiĉoj en diferencaj lokoj de la provinco, Shaanxi forte disvolvas poman, legoman, floran kaj plantan kaj aliajn trajtajn industriojn. Cetere, en 1998 en Yangling, la meza loko de la provinco Shaanxi, la ĉina registaro fondis demonstran lokon pri agrikultura alt-nov-teknika industrio. Ĝis nun la demonstra loko estas ankaŭ la ununura ŝtatanivela agrikultura demonstra loko. La demonstra loko kunigas agrikulturan scienc-teknikan studadon kaj kulturon de agrikulturaj alt-nov-teknikaj entreprenoj, tiel akcelas la disvolvon de la moderna agrikulturo de Shaanxi.

Dank' al pli ol 7-jara konstruado, nun la loko Yangling jam estas la agrikultura industria regiono kun la jara produkto-valoro je pli ol 100 milionoj da juanoj de renminbi, kaj unuapaŝe formiĝis la industria aranĝo kun la gvidado de agrikultura kaj brutbreda bonrasa generado kaj produktado kaj prilaborado de verdaj agrikuturaj produktoj. Vicestrino de administra komitato de la demonstra loko de Yangling sinjorino Chen Jun sciigis raportiston:

"Pere de la modelo, ke entreprenoj, scienc-teknikaj personoj, la bazo kaj kamparanoj kunlaboras, entreprenoj sendis bonajn insekticidojn, sterkojn kaj semojn al kamparanoj por dank' al vastigo de agrikulturaj teknikistoj pliigi produktokvanton kaj enspezon de agrikulturaj plantoj. Due, kiel portantoj de la profunda prilaboro de agrikulturaj kaj flankokupaj produktoj entreprenoj aĉetas agrikulturajn kaj flankokupajn produktojn produktitajn de kamparanoj, por garantii ilian enspezon."

Sinjorino Chen Jun konigis, ke dank' al instalo de konsultaj korporacioj pri agrikultura tekniko, diversaj agrikulturaj asocioj kaj agrikulturaj ekonomiaj kunlaboraj organizoj la demonstra loko Yangling liveras produktan, vendan, teknikan kaj aliajn servojn al kamparanoj. Cetere, la administra komitato de la demonstra loko ankaŭ organizis specialistojn popularigi diferencajn agrikulturajn teknikojn al kamparanoj laŭ statoj de diferencaj lokoj. Tio ne nur vastigis profitan areon de scienc-teknikaj fruktoj, sed ankaŭ establis bonan terenon al entreprenoj por popularigi novajn produktojn.

Laŭ konigo, de la fondiĝo de la demonstra loko Yangling pli ol 600 agrikulturaj aplikaj teknikoj estis popularigitaj kaj je pli ol 3 milionoj da homofojoj kamparanoj estis trejnitaj. Ĉiujara ekonomia efiko naskiĝinta en ĝia influo superis 10 miliardojn da juanoj de renminbi. Laŭ statistiko en 2004 la produkto-valoro kreita de la agrikulturo de Shaanxi jam okupis pli ol 10% de la tutprovinca ekonomia sumo.

1  2  3