• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 15:43:49    
Shaanxi pere de riĉfonta supereco akcelas ekonomian rapidan disvolvon

cri

La ĉina okcidenta regiono havas riĉajn riĉfontojn, kaj la provinco Shaanxi estas unu el la provincoj, kies mineralaj riĉfontoj estas la plej riĉaj. Precipe la rezerva kvanto de karbo, naturgaso kaj nafto de la nordo de Shaanxi okupas antaŭajn lokojn en Ĉinio. En la lastaj jaroj la industrio de energio estas unu el la industrioj ĉefe disvolvataj de la provinco Shaanxi. Estro de Shaanxi-a Disvolva kaj Reformada Komitato sinjoro Li Xiaodong konigis intervjuate, ke nun la industrio de energio de Shaanxi jam havas kelkan skalon, kaj en la estonteco la provinco investos 200 miliardojn da juanoj de renminbi por disvolvi la industrion de energio kaj kemio:

"La riĉfontoj de energio en la nordo de Shaanxi estas tre riĉaj, precipe la rezerva kvanto de karbo estas granda, ni ne simple fosas kaj vendas karbon, sed devas pere de la riĉfontoj kiel eble plej multe pliigi nian enspezon kaj pliigi enspezon de lokanoj, tial ni elmetis, ke oni devas turni al elektro kaj kemia industrio la ekspluaton de riĉfontoj en la nordo de Shaanxi kaj pliigi ĝian aldonan valoron."

La oficisto ankaŭ esprimis, ke altigante efikon de riĉfonta ekspluato la provinco Shaanxi ankaŭ tre atentas la protektadon al riĉfontoj kaj ekologia medio. Enkondukante programojn, la provinco faras esploron pri tio, ĉu ĝi alprenas mediprotektan kaj energioŝparan teknikojn kaj rigore limigas la disvolvon de industrioj kun alta konsumo de energio kaj alta polucio.

Kompare kun aliaj lokoj de la ĉina okcidento, en la bazaj instalaĵoj, eduko, tekniko kaj aliaj flankoj Shaanxi havas relative evidentan superecon, Shaanxi estas unu el la provincoj, kie altnivelaj lernejoj kaj scienc-studaj establaĵoj estas plej multaj en la ĉina okcidento. Tio liveris bonan kondiĉon por disvolvi alt-nov-teknikajn industriojn en Shaanxi. En la lastaj jaroj en Shaanxi sinsekve fondiĝis dekoj da ekspluatejoj kaj teknikaj ĝardenoj pri alt-nov-teknikaj industrioj. Nun, la produkto-valoro ĉiujare kreita de ĉi tiuj ĝardenoj jam okupas ĉirkaŭ 10% de la tutprovinca ekonomia totala sumo. En la ĝardenoj la plej atentata ĝardeno estas Xi'an-a Alt-nov-teknika Industria Ekspluatejo, kiu troviĝas en Xi'an, la ĉefurbo de la provnico Shaanxi, ĝi estis konfirmita de Industria Disvolva Organizo de UN kiel 'unu el la ĉinaj urboj kun plej multa viveco.'

1  2  3