• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 15:43:49    
Shaanxi pere de riĉfonta supereco akcelas ekonomian rapidan disvolvon

cri

Antaŭ 15 jaroj fondiĝis la Xi'an-a Alt-nov-teknika Industria Ekspluatejo, dank' al kelkdek-jara disvolvo, nun ĉi tie jam formiĝis elektroinformo, softvaro, biomedikamento kaj aliaj subtenilaj industrioj, pli ol 6 000 entreprenoj loĝas ĉi tie kaj ankaŭ Fujitsu, Intel, Infineon kaj aliaj entreprenoj, kiuj estas enlistigitaj en la 500 plej fortaj entreprenoj de la mondo, sinsekve instalis stud-ekspluatajn centrojn aŭ kreis entreprenojn ĉi tie. En 2004 la ekspluatejo realigis produktan totalan sumon je pli ol 20 miliardoj da juanoj de renminbi.

Telekomunika Scienc-teknika Limigita Korporacio Datang estas unu el la ĉinaj plej grandaj fabrikantoj kaj servantoj de telekomunikaj instalaĵoj. De la lastaj 7 jaroj post la fondiĝo, ĝia ĉefa stud-ekspluata bazo ĉiam estas metita en xi'an-a ekspluatejo. Pri tio, administristo de sinteza administra fako de Xi'an-a Telekomunika Scienc-teknika Limigita Korporacio Datang, la filio de Datang, sinjoro Wu Jie diris:

"Troviĝas multaj universitatoj en Xi'an, la homfortaj riĉfontoj estas riĉaj kaj stud-ekspluataj establaĵoj pri telekomunika kerna reto de la Ministerio pri Informa Industrio troviĝas ĉi tie, tial la disvolvo ĉi tie havas grandan teknikan subtenon. La xi'an-a ekspluatejo havas tre favorajn politikojn en flankoj de softvara ekspluato, sistemo kaj instalaĵoj, tio liveras bonan disvolvan medion por ni."

Krom livero de bona disvolva medio al fortaj entreprenoj, la xi'an-a ekspluatejo ankaŭ tre atentas subteni kaj helpi mezajn kaj malgrandajn scienc-teknikajn entreprenojn. Post la fondiĝo, la ekspluatejo instalis servan centron pri kreo de entreprenoj kaj liveris al pli ol 700 mezaj kaj malgrandaj entreprenoj servadon en flankoj de oficaj instalaĵoj, administra konsulto, monkolekto kaj merkata popularigo.

Laŭ konigo, en la preskaŭ lastaj 5 jaroj la provinco Shaanxi kaptis la ŝancon de la okcidenta granda ekspluato kaj aktive utiligis lokan riĉfontan superecon por disvolvi ekonomion, pro tio la ekonomio de Shaanxi ĉiam tenis la jaran meznombran pliiĝan rapidecon je pli ol 8%, en 2004 la tutprovinca ekonomia totala sumo atingis 290 miliardojn da juanoj de renminbi kaj la ekonomia forto evidente pliiĝis. Laŭ konigo, en la estonteco la provinco Shaanxi daŭre utiligos propran riĉfontan superecon por akceli la ekonomian disvolvon, antaŭkalkule en 2010 la provinco realigos la celon, ke la nacia produkta totala sumo atingos 440 miliardojn da juanojn de renminbi kaj la pokapa jara enspezo atingos 11 mil juanojn de renminbi.


1  2  3