• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-28 17:13:56    
Yin Tongyao—ĉina entreprenisto, kiu igis ĉinan sendependan aŭtan markon sin direkti al la mondo

cri
Karaj amikoj, de la lastaj jaroj la ĉina aŭta merkato tre rapide disvolviĝas, produktoj de germana aŭta grupo Volkswagen kaj usona aŭta grupo Ford jam eniris en la ĉinan merkaton. Samtempe kun tio, ke amaso da grandaj translandaj entreprenoj vastigas la ĉinan merkaton, gvidante sian entreprenon juna ĉina entreprenisto vendis aŭtojn kun ĉina sendependa marko en pli ol 30 landoj kaj regionoj de la mondo post klopodo nur en la tempo de 8 jaroj. Li estas sinjoro Yin Tongyao---ĝenerala direktoro de aŭta korporacio Qirui.

Kiel multaj junaj entreprenistoj de Ĉinio, Yin Tongyao havas la erudiciulan dispozicion kaj malarogantan karakteron. En 1984, ĵus fininte sian vizitadon en universitato Yin Tongyao eniris en la ĉinan grandan aŭtan entreprenon---la Unuan Aŭtan Grupon. En 1995, post kiam la Unua Aŭta Grupo kaj germana aŭta korporacio Volkswagen organizis kunkapitalan korporacion, Yin Tongyao forlasis la Unuan Aŭtan Grupon kaj revenis hejmen la ĉinan provincon Anhui, kaj dank' al 8-homa grupo organizis aŭtan fabrikon kun ĉina sendependa marko. Parolante pri la decido, Yin Tongyao diris, ke plej multaj ĉinaj aŭtaj entreprenoj elektis kunkapitaligon kun translandaj korporacioj post formiĝo de kelka skalo por akiri kapitalan kaj teknikan subtenon. Sed por realigi longtempan disvolvon, la ĉina aŭta industrio devas rompi teknikan monopolon de translandaj korporacioj, posedi propran kernan teknikon kaj formi propran markon. Li rigardas kreon de aŭta entrepreno en Ĉinio kiel grimpon al la unua alta montopinto---Ĝomolangma, kunkapitaligo kun fremdlandaj grandaj entreprenoj signifas iri sur malkruta suda monta deklivo, sed kreo de propra marko estas irado sur kruta norda monta deklivo:

"Mi iris ankaŭ sur la suda monta deklivo, sed ne interese, ĉar atinginte la pinton, ni trafas ne nianacian flagon, sed alinacian flagon. Ni volas grimpi laŭ la norda monta deklivo kaj sur la pinto fiksi la ĉinnacian flagon."

En 1997, oficiale fondiĝis la aŭta limigita korporacio Qirui kun registrita kapitalo je 1,7 miliardoj da juanoj de renminbi. Nur dank' al 2-jara tempo en decembro de 1999, la unua aŭto de Qirui—'Fengyun' estis kreita, la kvalito de la aŭto estas sama kun la kvalito de la ĉefflua kunkapitala aŭta marko en tiama ĉina aŭta merkato, sed la prezo malpliiĝis je pli ol 30%, pro tio la aŭto akiris konon de konsumantoj. En 2004, la venda kvanto de aŭto Qirui estis ĉirkaŭ 90 mil, kaj la korporacio Qirui fariĝis unu el la 10 ĉinaj potencaj aŭtaj entreprenoj. Por posedi sendependan kernan teknikon, Qirui tre atentas altiri elstarajn talentulojn. Yin Tongyao diris:

"Talentuloj pri aŭto estas relative malmultaj riĉfontoj. Pro tio ni kiel eble plej forte kolektas la malmultajn riĉfontojn en Qirui, utiligis rilatojn de niaj lernantoj, kolegoj kaj rilatojn inter superuloj kaj malsuperuloj por kolekti tre utilajn homojn en Qirui."

1  2  3