• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-28 17:13:56    
Yin Tongyao—ĉina entreprenisto, kiu igis ĉinan sendependan aŭtan markon sin direkti al la mondo

cri

Estro de la aŭtastuda instituto de Qirui profesoro Xu Min estas unu el la plej gravaj fruktoj en la talentula disvolva plano de Yin Tongyao. Profesoro Xu Min estis specialisto pri motoro de usonaj korporacioj General kaj Ford, ankaŭ samhejmlokano de Yin Tongyao. En 2002, dum vizito al siaj familianoj, invitite de Yin Tongyao li aliĝis al Qirui, nun en la 500-homa grupo, gvidata de Xu Min, estas dekoj da specialistoj, kiuj laboris en General, Ford kaj aliaj famaj translandaj entreprenoj.

La disvolvo de aŭto kun sendependa marko estas malfacila laboro, profesoro Xu Min sciigis raportiston, ke por ekspluati proprajn produktojn, unue oni devas kompreni teknikon, en la komenco Qirui transvivis malfacilan lernan procezon.

"Tiam estis tre tre malfacile. Ni serĉis famajn teknikajn korporaciojn de la mondo por kunlaboro. Ni alprenis diversajn metodojn por persvadi ilin konsenti kunlaboron kun ni, post 3 monatoj ili trovis, ke nia povo vere kreskis rapide."

Dank' al kelkjara klopodado, en la kerna ĉeno de la aŭta produktado---studado kaj farado de motoro Qirui akiris tre grandan progreson, en la lasta marto ekfunkciis la 1-a inĝenieriaĵo de la 2-a fabriko pri motoro de Qirui, investita je 2 miliardoj da juanoj de renminbi, la fabriko povas produkti la motoron konforman al la eŭropa 4-a normo pri ellaso. Tio signifas, ke Qirui jam posedis la tutan procezon de studado, kreo, provado kaj produktado de la nuna internacia plej progresinta motoro, tio ankaŭ estas la kialo, ke internaciaj komercistoj, inkluzive de usonaj komercistoj, konkuras esti vendistoj de Qirui.

Samtempe kun la akiro de la bona atingo en la ĉina interna merkato, iuŝance Yin Tongyao vidis la konkuran povon de aŭtoj de Qirui en la internacia merkato. En 2001, iu siria komercisto vidis aŭton de Qirui en Pekino, li trovis Yin Tongyao kaj akiris la vendan agentan rajton de aŭtoj de Qirui en Sirio. Dank' al la 4-jara disvolvo, nun en Sirio specialaj vendbutikoj jam pliiĝis je 22 kaj la venda kvanto jam superis 5 000.

En la plej granda aŭta butiko en Sirio, aŭtoj de Qirui estas vendataj kune kun aŭtoj de famaj aŭtaj markoj, kaj en la plej prospera strato de la siria ĉefurbo Damasko, ĉie oni povas vidi aŭtojn de Qirui. Mastro de aŭto de Qirui sinjoro Marwan diris al raportisto:

"La motoro de aŭto de Qirui estas tre forta kaj aŭto de Qirui estas petrolŝpara, en tempo de protekto de riparo, la riparo kaj flego esta senpaga, ankaŭ pecoj estas facile aĉeteblaj."

1  2  3