• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-28 17:13:56    
Yin Tongyao—ĉina entreprenisto, kiu igis ĉinan sendependan aŭtan markon sin direkti al la mondo

cri

Post la eksportado al Sirio, aŭtoj de Qirui glate eniris en la egiptan merkaton. En 2003, en Irano Qirui establis tutaŭtan fabrikon kaj kiel la ĉina aŭta korporacio la unua establis fabrikon ekstere. Ankaŭ plano pri disvolvo en sudamerikaj kaj orienteŭropaj landoj estas plenumata. Ĝis nun, Qirui jam subskribis aŭtajn kaj eksportajn kontraktojn kun pli ol 30 landoj de la mondo, kaj ĝia eksporta kvanto okupas pli ol 80% de la eksporta kvanto de ĉinaj aŭtomobiloj.

Kreinte mezorientan, sudorientazian kaj afrikan merkatojn, Yin Tongyao turnis la celon al Usono, la nuna plej granda aŭtakonsuma lando. En la fino de 2004, la korporacio Qirui kaj usona aŭta korporacio Visionary Vehicles LLC subskribis kunlaboran interkonsenton. En 2006, 5 novaj aŭtotipoj eniros en la usonan merkaton. Yin Tongyao diris, ke la celo de Qirui estas, ke de 2007 ĉiujare Qirui vendu 250 mil aŭtojn en Usono kaj jara venda sumo atingu 2 miliardojn da usonaj dolaroj.

Yin Tongyao sciigis raportiston, ke pro la persistado sur la vojo de kreo de sendependa marko, en relative mallonga tempo Qirui realigis relative rapidan pliiĝon, por garantii entreprenan kontinuigeblan disvolvon, la ĉefa punkto estas, ĉu ĝi posedas la sistemigan kaj internacian studan kapablon. Nun la studa kaj ekspluata fako de Qirui jam posedas ekspluatan terenon pri la tutaj aŭtaj teknikoj. Yin Tongyao diris, ke Qirui havas la fidon ankaŭ posedas la kapablon por teni tendencon de kontinua kaj stabila disvolvado.


1  2  3