• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-04 18:25:29    
Koncepto de ngari-anoj pri marko

cri
En la regiono Ngari, nordokcidenta de Tibeto, meznombra alteco super la marnivelo superis 4 500 metrojn, la tero estas vasta kaj loĝantoj estas malmultaj, la naturaj kondiĉoj estas tre malbonaj. Sed la granda naturo kaj laboremaj kaj kuraĝaj tibetanoj ankoraŭ lasis multajn ununurajn naturajn kaj kulturajn heredaĵojn, tiuj heredaĵoj fariĝis la materiaj kaj spiritaj riĉaĵoj, kiujn ngari-anoj solene konigas al la ekstera mondo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni babilos kun vi pri la koncepto de ngari-anoj rilate al marko.

En la templo Khorchak de la ngari-a gubernio Purang, troviĝanta ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Nepalo, afiŝobildo pri pakbotela akvo kun la marko Gang Rinpoche mirige pendas sur la kortomuro de la pli ol 1000-jara templo kaj altiras okulojn de homoj. Por budaistoj de la ĉina Tibeto, Nepalo kaj Hindio, Gang Rinpoche estas la diomonton, kiun ili respekte timas, lagoakvo de la 'sankta lago' , Mawang Yutso, troviĝanta en la piedo de Gang Rinpoche, estas la sankta akvo en ilia koro, la akvo ne nur estas pura kaj dolĉa, sed ankaŭ povas kuraci malsanojn, fortikigi korpon kaj beni kaj protekti sekurecon de familianoj. En ĉiuj someroj, granda amaso da nepalanoj kaj hindoj pasiginte la montaron Himalajo, kune kun lokaj tibetanoj respektplene vizitas la diomonton kaj la sanktan lagon, ili prenis kelkajn barelojn da akvo de la sankta lago kaj revenis hejmen.

La granda naturo donis al Ngari ne riĉan teron, sed grandiozan diomonton, belan sanktan lagon kaj subliman kaj pompan terarbaron, kiu formiĝis el efloresko de marfunda sapropelio; en ĝia vasta senhoma regiono, vivas amaso da kiangoj, sovaĝaj ĉevaloj kaj tibetaj antilopoj; generacie loĝantaj en Ngari tibetonaciecanoj establis la reĝlandon Guge, kiu brilis centjarojn kaj subite malaperis, kaj kreis faman kulturon Shangshung…..ĉi tiuj materialaj kaj spiritaj riĉaĵoj, kiujn nur Ngari posedas, hodiaŭ ekfariĝis markoj kaj riĉfontoj de lokanoj en la merkata ekonomio.

1  2  3