• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-04 18:25:29    
Koncepto de ngari-anoj pri marko

cri

En venda halo de limigita korporacio Jinhada en la urbeto Sengye Tsangpo, ni vidis, ke multaj eksteranoj elektas produktojn de kaprovilo, Skarpo kostas je de pli ol 1 000 juanoj de renminbi ĝis 3 000 juanoj de renminbi, prezo de virina supervesto estas pli ol 2 000 juanoj de renminbi kaj prezo de kaprovila surtuto superas 5 000 juanojn de renminbi. Direktoro de vendado sinjoro Zhao Caibo sciigis nin:

"De komenco ĝis nun, la venda stato de nia korporacio estas bona, komence oni jam akceptis niajn produktojn kaj prezaron. Ĝisfunde la produktoj estas la ngari-aj, ili konas produktojn kun proprhejma marko."

Laŭ konigo de oficisto Lu Ruiqing, respondeca pri disvolva plano de kaprovila fako de la regiono Ngari, nun laŭ kvanto kaj kvalito, kaprovilo de alia loko de la mondo ne povas konkurenci kun tiu de Ngari. Ngari klopodas por disvolvi la fakon. Nur en la gubernio Putok de Ngari, oni bredas pli ol 250 mil blankajn kaprojn, jara produktokvanto de vilo estas preskaŭ 70 tunoj, 80% de enspezo de lokaj paŝtistoj venas el la vendo de kaprovilo. Nun Rutok preparas fondi bazon, kiu povos liveri cent tunojn da kaprovilo al la monda tekstilaĵa merkato ĉiujare.

Por akceli la disvolvon de la regiono Ngari, en la lastaj 2 jaroj, koncernaj fakoj de la regiono de Tibeta Aŭtonoma Regiono jam investis 10 milionojn da juanoj de renminbi, kune kun la regiono Ngari establis la limigitan korporacion Jinhada, esperas per tio prilabori vilon de jara produktokvanto je 270 tunoj kaj krei produkton de Ngari kun internacia marko. Lu Ruiqing diris, ke nun la korporacio jam ekspluatis pli ol 20 specojn de kaprovilaj produktoj.

"Per la prilaboro, la korporacio altigis aldonan valoron de kaprovilo, faris kontribuon al la pliigo de enspezo de kamparanoj kaj paŝtistoj kaj klopodadon por krei la vojon kiu povu ŝanĝi riĉfontosuperecon al ekonomia supereco. Per la 2-jara provo, ni decidis popularigi ngari-an kaprovilon al ebenaĵon, de Ĉinio al la mondo."


1  2  3