• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-04 18:25:29    
Koncepto de ngari-anoj pri marko

cri

En la gubernio Purang, fabriko pri pakbotela akvo, konstruita de Ĉinio kaj Nepalo per investo je dekmilionoj da juanoj de renminbi, funkcias de la kuranta jaro, la pakbotela akvo el la 'sankta lago' kun la marko Gang Rinpoche estas senĉese vendataj al Hindio kaj Nepalo; heredaĵoj pri la reĝlando Guge kaj vidaĵo de terarbaro estis farita kiel viddiskoj ŝatataj de ĉinoj kaj fremdlandanoj kaj libroj studantaj la kulturon Shangshung estas atentataj de pli kaj pli da homoj. Kompreneble, nova fako pri ngari-a kaprovilo, kiu estas nur iom malpli bona ol tibeta antilopo, prosperas de la lastaj jaroj.

Speciala oficisto de administra publika oficejo en Ngari sinjoro Dong Mingjun sciigis nin:

"La ngari-a kaprovilo estas la relative fama kaprovilo en la mondo. Ĝi havas 4 mondajn rekordojn: unue ĝi estas la plej maldika, due ĝi ne havas malsatan signon, trie ĝia vilo estas plej longa kaj kvare po unuo de harfoliklo estas plej multa. La interno de haro de tibeta antilopo estas tute malplena kaj estas la plej kara vilo. Kaprovilo de Ngari vivas en alta loko, moviĝas kune kun tibetaj antilopoj, manĝas saman herbon kaj trinkas saman akvon, ĝia vilo estas duone malplena, kaj la kvalito de haro nur estas iom malpli bona ol tiu de tibeta antilopo. Tekstilaĵoj faritaj el kaprovilo havas bonan kvaliton kaj estas tre bonvenigataj."

Laŭ konigo, en la internacia merkato la prezo de skarpo farita el vilo de tibeta antilopo atingis milojn da usonaj dolaroj. Ĉar tibeta antilopo estas ĉina ŝtatanivela protektata besto kaj estas malpermesate ĝin mortigi kaj kapti, tial ngari-a kaprovilo fariĝis la plej bona anstataŭa produkto.

Sinjoro Dong Mingjun diris, ke kiam kaproj manĝas herbojn, herboj elradikiĝas, la damaĝo estas tre granda kaj forta, tial multaj landoj de la mondo malpermesas grandskale kreskigi kaprojn. Sed en Ngari, multaj herbokampoj estas dezertecaj herbokampoj, pro malmulta pluvokvanto, herboj enradikiĝis tre tre profunde, kaproj ne povas elradikigi herbojn, tial ili ne grande damaĝas herbokampojn.

Laŭ merkata perspektivo de la ngari-a kaprovilo, lokaj oficistoj trovis vojon por pliigi enspezon de lokanoj. Estro de la gubernio Gertse de Ngari sinjoro Lolha sciigis nin:

"Blankaj kaproj estas la speciala specio en la regiono Ngari, la tuta geografia kaj herbokampa statoj tre utilas al kreskado de blankaj kaproj. Disvolvo de la afero de blankaj kaproj estas atentata kiam nia gubernio konsideras disvolvon de brutbredado."

1  2  3