• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-16 19:57:27    
Fako de energio akcelas rapidan disvolvon de xinjiang-a ekonomio

cri
Karaj amikoj, la nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas la regiono kun plej granda areo de Ĉinio, ĉi tie troviĝas sufiĉaj petrolo, naturgaso, karbo kaj aliaj riĉfontoj. Dank' al ekspluatado kaj utiligado en la lastaj dekoj da jaroj, la fako de energio jam estas la subtenilo de la xinjiang-a ekonomio. Nun, Xinjiang rapidigas utiligon de la riĉfonta supereco por pluapaŝe akceli la ekonomion.

Laŭ antaŭkalkulo de aŭtoritata establaĵo, la rezerva kvanto de petrolo en Xinjiang superas 20 miliardojn da tunoj, la rezerva kvanto de natura gaso estas preskaŭ 11 mil miliardoj da kubmetroj, ili okupas preskaŭ trionon de ĉinaj teraj petrola kaj naturgasa kvantoj. Kaj xinjiang-a jam klarigita karba rezerva kvanto okupas kvaronon de tiu de Ĉinio. Xinjiang-a riĉfonta supereco estas riĉe naturdonita kaj la prospektora kaj ekspluata potencialaj fortoj estas grandaj.

De la ekspluatado de energio de Xinjiang komence de la lasta jarcento ĝis nun, jam estas centjara historio. Sed de la lastaj dekoj da jaroj de xinjiang-a fako de energio vere rapide disvolviĝas. Dum la periodo, por akceli la xinjiang-an ekonomian disvolvon, la ĉina registaro fortigis prospektoradon kaj ekspluaton al xinjiang-aj oleo kaj natura gaso, amaso da grandaj olekampoj, olebazoj kaj kemiindustriaj bazoj sinsekve estis finkonstruitaj en Xinjiang. Laŭ materialo, de 1990 ĝis 2001, la ĉina registaro investis pli ol 120 miliardojn da juanoj de renminbi por ekspluato de energio kaj konstruado. En 2004, Xinjiang produktis nafton je pli ol 20 milionoj da tunoj kaj naturan gason je pli ol 5 miliardoj da kubmetroj, venda enspezo de petrola kaj petrol-kemia industrioj superis 40 miliardojn da juanoj de renminbi. Estro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono Simayi Tieliwa'er diris, ke la fako de energio kun ĉefaĵo de petrolo kaj naturgaso jam fariĝis kolono por akceli disvolviĝon de xinjiang-a ekonomio:

"La ekspluato de petrolo kaj natura gaso akcelas rapidan disvolvon de la xinjiang-a ekonomio, xinjiang-a ĉefa financa enspezo fontas el fakoj de petrolo, natura gaso kaj karbo, la kreska valoro de petrolo kaj natura gaso okupas 60% de kreska valoro de xinjiang-a industrio."

La rapida disvolvo de la fako de energio ne nur kontentigas la bezonon de la xinjiang-a ekonomio al energio kaj petrol-kemiaj produktoj, sed ankaŭ akcelas enoficiĝon, stimulas lokajn fakojn de mekanikaĵoj, konstruaĵoj kaj akvoutiligo. Interalie, malprogresintaj trafikaj bazaj instalaĵoj estis la ĉefa kialo bremsante la xinjiang-an ekonomion, sekve de la ekspluatado de energio, ankaŭ xinjiang-a trafiko grande disvolviĝas. Nun, fervojoj kaj ŝoseoj jam estis malfermitaj en diversaj lokoj de Xinjiang. Interalie multaj bazaj instalaĵoj estis investitaj kaj konstruitaj de la entreprenoj, kiuj faris ekspluatadon de energio en Xinjiang.

1  2  3