• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-16 19:57:27    
Fako de energio akcelas rapidan disvolvon de xinjiang-a ekonomio

cri

La ekspluatado de energio ankaŭ akcelas la procezon de xinjiang-a urbigo kaj sinsekve establiĝis amaso da urboj. La urbo Kelamayi, norda de Xinjiang, ĝuste establiĝis dank' al la petrola ekspluatado. La nomo de la urbo Kelamayi fontas el olekampo Kelamayi, la unua granda olekampo post la establiĝo de nova Ĉinio. Dank' al 50-jara disvolvo, la olekampo Kelamayi jam estas la plej granda olekampo de la ĉina okcidento. En 2004, la nafta kvanto de la olekampo superis 10 milionojn da tunoj. Vicestro de la urbo Kelamayi sinjoro Zhao Wusheng sciigis raportiston, ke la urbo Kelamayi estis konstruita en Gobio, ĝuste la fako de petrolo stimulas la disvolvon de la urbo:

"Petrolo, kemia industrio kaj malsupraj industrioj estos disvolvataj kiel gvidaj industrioj. En Kelamayi, unue aperis olekampo, poste la urbo, la fako de petrolo gvidas la urbon kaj nia plej granda riĉfonto estas petrolo. En 2004, la produkta kvanto de Kelamayi estis 29,6 miliardoj da juanoj de renminbi, interalie petrolo kaj kemia industrio okupis preskaŭ 86%. Kvankam ni troviĝas en Gobio, tamen la ekonomia disvolvo stimulas plibonigon de la tuta urba aspekto. De la lastaj jaroj, tute disvolviĝas verdigo, media protektado kaj urba konstruado."

La vicestro konigis, ke en la pasinteco pro malalta prilabora nivelo, plej multa petrolo ne estis prilaborata en Kelamayi. Por altigi ĝeneralan nivelon de lokaj petrolo kaj kemia industrio kaj pli bone akceli la lokan ekonomion, en la kuranta jaro la ĉina registaro investis pli ol 20 miliardojn da juanoj de renminbi por konstrui multajn programojn pri petrolo kaj kemia industrio. Nun, ĉi tiuj programoj estas konstruataj. Li ankaŭ informis, ke post finkonstruo de la programoj, Kelamayi estos unu el la bazoj de petrolo kaj kemia industrio en Ĉinio, tio naskos fortan akcelan rolon al la loka ekonomio.

En Kelamayi, petrolo influas vivon de ĉiuj homoj kaj pli ol 300 mil civitanoj de la urbo faras laboron koncernan al petrolo. Maimaitile Abula estas ujgura naftekstrakta laboranto. Li sciigis raportiston, ke kompare kun antaŭe, nun laboraj kondiĉoj estas grande plibonigitaj kaj vivo de petrolaj laborantoj, kiel la lia, estas pli kaj pli bona:

"Mi laboras 18 jarojn kaj laboris en multaj lokoj de Xinjiang. Nun, niaj laboraj kondiĉoj estis grande plibonigataj, antaŭe laboro dependis ĉefe de hom-laboro, nun altiĝis maŝiniga nivelo, ankaŭ vivkondiĉoj de laborantoj estas pli bonaj. Mia enspezo estas pli kaj pli multa, ankaŭ vivo estas riĉa."

1  2  3