• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-16 19:57:27    
Fako de energio akcelas rapidan disvolvon de xinjiang-a ekonomio

cri

Laŭ impreso de multaj homoj, petrola ekspluato kaŭzas polucion al loka medio. Sed en multaj olekampoj de Xinjiang, ole-ekspluatejoj estas puraj kaj ekologia medio estas bone protektata. Ĝenerala direktoro de xinjing-a olekampa korporacio, la filio de Ĉina Petrola Korporacio sinjoro Chen Xinfa sciigis raportiston, ke la media protektado estas la grava laboro en la pentrola ekspluatado:

"Ni plej forte klopodas por bone protekti la medion ekspluatante petrolon. La xinjiang-a ekologia medio estas malforta, sen protekto ĝi rapide estos damaĝita. Tial la postulo de media protektado por la loko estas tre alta. Kiel urboj, niaj laborejoj estas tre puraj."

Chen Xinfa sciigis raportiston, ke en la pasinteco petrola korporacio postulis laborantojn protekti la medion, nun pliiĝis la koncepto pri media protektado, tiel la media protektado jam estas la spontana ago de petrolaj laborantoj.

Laŭ koncerna plano de la ĉina registaro, en la estonteco paŝoj pri ekspluato kaj utiligo de energio de Xinjiang estos plue rapidigataj. Antaŭkalkule en 2010, xinjiang-aj nafta produktokvanto atingos 30 milionojn da tunoj kaj naturgasa produktokvanto atingos 18 miliardojn da kubmetroj. Tiam, Xinjiang fariĝos unu el la ĉefaj bazoj de energio en Ĉinio kaj socio kaj ekonomio evidente disvolviĝos.


1  2  3