• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-26 15:59:30    
Ĉinio sin dediĉas al plibonigo de kampara financa medio

cri
En la lastaj jaroj la ĉina registaro laŭgrade fortigis financan investon al la kamparo, pro tio enspezo de kamparanoj grande pliiĝis. Sed en multaj lokoj, riĉiĝintaj ĉinaj kamparanoj renkontis novan malfacilon, nome malfacilon de kapitala kolekto. Kiam kamparanoj volas plivastigi produktan skalon aŭ suferis naturan katastrofon, krom financa kapitalo kaj savomono, liverita de la registaro, ili malfacile akiris monon per financa metodo. Por solvi la problemon, la ĉina registaro jam komencis plibonigon de kampara financa medio kaj helpas al kamparanoj plivastigi vojojn de kapitala kolekto.

En la ĉina plej suda provinco Hainan, la nombro de kamparanoj okupas 60% de la nombro de loĝantoj de la provinco. En la lastaj jaroj, sekve de la laŭgrada disvolvo de foroceana fiŝkaptado, fiŝistoj de la provinco Hainan esperis ŝanĝi lignan ŝipon kiel ŝtalan ŝipon, kies kvalito estas pli bona. Sed la prezo de ŝtala ŝipo de 100-tonela nivelo atingis 2 milionojn da juanoj, por ĝenerala fiŝisto, ĉi tiu sendube estas granda cifero. Fiŝisto Lin Mingfang konigis maltrankvilon de fiŝistoj:

"Ĉiuj volas posedi grandan ŝipon, sed ekzistis mona problemo."

La malfacilo antaŭ sinjoro Lin Mingfang malkaŝis nunajn problemojn en la ĉina kampara financa sistemo. Multaj ĉinaj komercaj bankoj ne volas liveri krediton al kamparanoj kaj agrikulturaj programoj, ankaŭ asekuraj specoj, liveritaj de asekuraj korporacioj al kamparanoj, estas malgrandaj. Parolante pri la kialo, sinjoro Han Jun, estro de la departemento pri kampara ekonomia studado de la disvolva kaj studa centro sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, diris:

"La grava kialo de malfacilo de kredito por kamparanoj kaj kamparaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj estas, ke investa profita periodo estas relative longa, profito relative malgranda, risko relative alta kaj kredita kosto multa. Tial, komercaj bankoj ne interesiĝis pri agrikultura kredito. Cetere, agrikultura asekuro rapide disvolviĝis antaŭe, sed poste la agrikultura asekuro estis difinita kiel komerca asekuro, la ŝtato liveras nur favoron en imposto, pro ĉi tiu difino la agrikultura asekuro estis pli kaj pli malvigla, nun el evoluantaj landoj Ĉinio estas la lando, en kiu la disvolva grado de la agrikultura asekuro estas relative malalta."

1  2  3