• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-26 15:59:30    
Ĉinio sin dediĉas al plibonigo de kampara financa medio

cri

Nun la malprogresinta kampara financa sistemo jam estas alte atentata de la ĉina registaro. En ĉina ekonomia kaj socia disvolva projekto de la kuranta jaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao elmetis pluapaŝan profundigon de kampara financa reformado kaj perfektigon de kampara financa sistemo. Tio montras, ke la ĉina registaro jam sciis, ke krom plua pliigo de financa investo por agrikulturo, oni devas plivastigi vojon de monkolekto de kamparanoj, helpi ilin per la financa metodo, sed ne depende de monhelpo de la registaro, plivastigi produktan skalon, rezisti naturajn katastrofojn kaj altigi vivnivelon. Sinjoro Cheng Siwei, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de ĉina Tutlanda Popola Kongreso, esprimis, ke la subteno de financa kapitalo estas grava por disvolvo de la ĉina kamparo:

"Por disvolvi agrikulturon, troviĝas 3 ĉefaj faktoroj, ili ĝuste estas kapitalo, laborforto kaj sinteza elemento. En la kamparo, mankas ne laborforto, sed kapitalo. Sen kapitalo agrikulturo malfacile disvolviĝos, tial kampara financo estas la nuna granda problemo. Por ke kamparanoj, kiuj bezonas kapitalon, povu ricevi monon, oni devas fari kunaranĝon de diversaj flankoj sur la financa kampo."

Koncerna specialisto opiniis, ke per politikeca banko livero de kredita servado al kamparanoj estas unu el la plej bonaj rimedoj por plivastigi monkolektan vojon de ĉinaj kamparanoj en la nuna periodo. Ĉar politikeca banko estas instalita de la registaro, kapitalo fontas ĉefe el ŝtata financo kaj negoco ne celas profiton, tial politikeca banko pli konforme portas la taskon de plibonigo de kampara financa servado. Nun, unu el la ĉinaj 3 grandaj politikecaj bankoj ĉina Ŝtata Ekspluata Banko provas liveri krediton al kamparanoj. Estro de la banko sinjoro Chen Yuan sciigis raportiston, ke por redukti kreditan riskon kaj ekzamenan koston, la Ŝtata Ekspluata Banko jam kunlaboris kun lokaj registaroj kaj establis multajn kreditajn asociojn en la kamparo, per la asocioj oni taksis kreditan nivelon kaj repagan kapablon de debetoj, poste la banko faris ekzamenon kaj sendis krediton. Sinjoro Chen diris:

"Per kunlaboro kun lokaj registaroj, ni fortigis konstruadon de kreditaj asocioj, por ke kampara kredita bazo havu fundamentan subtenan punkton kaj kamparanoj povu unue akiri monkolekton."

1  2  3