Liverante politikan financan subtenon, la ĉina registaro reformas kunlaborajn financajn establaĵojn kaj kreditajn kooperativojn en la kamparo. Kampara kredita kooperativo estas kunlabora financa establaĵo, establita de Ĉinio en la sistemo de plana ekonomio en la pasinteco, ĝia tasko estas liveri al kamparanoj kapitalon por l produktado kaj vivo. Pro malbona administrado, en la lastaj jaroj kapitala stato de ĉinaj diverslokaj kamparaj kreditaj kooperativoj ĝenerale estis malbona kaj proporcio de malbona kredito estas alta. Pro tio, la ĉina registaro decidis laŭgrade reformi ilin kiel kamparajn komercajn bankojn, enkonduki novtipajn administrajn sistemon kaj ideon kaj altigi administran efikon. Nun Ĉinio jam organizis 72 similajn bankojn. Intervjute raportisto sciis, ke jam reformitaj kamparaj komercaj bankoj laŭgrade ludas rolon en la agrikultura disvolvo. Sinjoro Jin Weihong, estro de pekina kampara komerca banko, diris:
"Nun nia kredito pri agrikulturo okupis 67% de nia kredita sumo, nia plej multa kredito estas uzata por kampara konstruado."
Kiam oni laŭgrade solvis la malfacilon de kredito de kamparanoj, la ĉina agrikultura asekuro senĉese disvolviĝas. En januaro de 2005 en la ĉina nordorienta provinco Heilongjiang, oni establis ĉinan unuan kunlaboran agrikulturan asekuran korporacion, la Sunan Agrikulturan Asekuran Korporacion, kamparanoj portis nur 65% de asekura pago, la alia parto estis portita de la ŝtata financa fako kaj la agrikultura fako de la provinco Heilongjiang. En 2005, la Suna Agrikultura Asekura Korporacio akceptis asekuron de pli ol 1,5 milionoj da hektaroj de agrikulturaĵoj kaj realigis enspezon de asekura pago je pli ol 200 milionoj da juanoj. Sinjoro Sun Zhenjun, ĝenerala direktoro de la korporacio sciigis raportiston, ke en junio de la lasta jaro, en iuj lokoj de la provinco Heilongjiang, aperis serioza frosta katastrofo, pro ĝustatempa kompenso de la asekura korporacio, kamparanoj povis rekomenci produktadon. 1 2 3
|