• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-06 15:38:08    
Ĉinaj diversaj lokoj alprenis rimedojn por ŝpari akvon

cri
Per 7% de tutmonda akva riĉfonto Ĉinio vivtenas 21% de loĝantoj de la mondo. Sekve de la senĉesa kreskado de loĝantaro kaj ekonomia relative rapida disvolvo, ĉina akva riĉfonto estos pli intensa. Tial, en la lastaj jaroj la ĉina registaro elmetis la porpledon de konstruado de akvoŝpara socio. La kerno estas senĉesa altigo de utiliga efiko de akva riĉfonto.

Tangshan estas la grava industria urbo de la ĉina nordo, ĝiaj fakoj de karbo, metalurgio kaj ceramikaĵo estas famaj, sed la fakoj bezonas konsumi grandan kvanton da akvo. Por ŝpari akvan riĉfonton, Tangshan elmetis la celon de konstruado de akvoŝpara urbo, por tio la urbo Tangshan alprenis multajn rimedojn, inter ili la grava rimedo ĝuste estas altigo de trakta proporcio kaj utiliga proporcio de polucia akvo.

En Tangshan, ĉiujare la kvanto de polucia akvo el 11 karbminejoj de la karbmina grupo Kailuan superis 100 milionojn da kubmetroj. Por refoje utiligi la polucian akvon, en 1992 la grupo fondis fabrikon de purigo de akvo. Vicestro de la fabriko sinjoro Guo Hai kalkulis tion al raportisto:

"La kosto de purigo de tuno da akvo estas 1,32 juanoj, kaj pumpo de tuno da akvo el profunda puto kostis 2,12 juanojn. Se ĉiujare ni traktos 3,6 milionojn da tunoj de polucia akvo, tial ni ne nur povos ŝpari amason da akvo, sed ankaŭ akiros ekonomian efikon je preskaŭ 2,9 milionoj da juanoj."

Guo Hai diris, ke traktita akvo estas uzita por verdigo kaj pejzaĝo, tio grande altigis utiligan efikon de akva riĉfonto.

Ceramikaĵa limigita korporacio Huamei estas la alia grava entrepreno en Tangshan. Por altigi utiligan efikon de akva riĉfonto, la entrepreno investis 200 mil juanojn kaj aĉetis instalaĵon de cirkula trakto de ellasita akvo, la instalaĵo povas trakti mil tunojn da ellasita akvo ĉiutage. Traktita akvo tute estis uzata por produktado kaj la entrepreno realigis nulan ellason de polucia akvo.

Nun, la trakta proporcio de polucia akvo atingis 65% en Tangshan. Laŭ la celo, elmetita de la ĉina registaro, en 2010 proporcio de rekta utiligo de regenera akvo en nordaj urboj, kie mankas akvo, atingos 10% ĝis 15% de ellasita kvanto de urba polucia akvo, kaj tiu en sudaj urboj, kie mankas akvo, atingos 5% ĝis 10%.

1  2  3