Ĉina nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono apartenas al tipa kontinenta trosekeca klimato kaj akvo mankas en ĝi por agrikulturo. Sinjoro Su Jun, respondeca pri akva ŝparado de la urbo Shihezi de la aŭtonoma regiono, sciigis al raportisto, ke de 1996 la urbo kondukas popularigon de la tekniko de engutigo sur la kampo de ekonomiaj plantaĵoj, nome per la sistemo de malaltprema kanalo akvo en la maniero de gutigo malrapide kaj egale penetras en radikon de plantaĵoj, tial oni povas atingi la celon de akva ŝparado kaj pliiĝo de produktado.
"Ĝis nun en nia urbo, la akvoŝpara irigacia areo jam atingis 1,8 milionojn da muoj, kaj en 60% de la areo oni alprenis ĉi tiun progresintan teknikon."
Krom la menciitaj akvoŝparaj rimedoj, Ĉinio ankaŭ ellaboris politikon de reformado de akva prezo por akceli ŝparadon de akvo kaj protektadon de akva riĉfonto. Samtempe kun tio, oficisto de ĉina Ministerio pri Utiligo de Akvo ankaŭ montris, ke perspektive oni devas science plani aranĝon de disvolvo ekonomia kaj socia laŭ la stato de akva riĉfonto. Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la raporton, koran dankon pro via aŭskulto! 1 2 3
|