• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-06 15:38:08    
Ĉinaj diversaj lokoj alprenis rimedojn por ŝpari akvon

cri

Do, kial la ŝparado de akvo estas tiel atentata en Ĉinio? Kaj kia stato estas la ĉina akva riĉfonto? Ni prezentos al vi kelkajn ciferojn:

Nun, la totala kvanto de ĉina akva riĉfonto atingas 2 800 miliardojn da kubmetroj, okupas la 6-an lokon en la mondo, sed ĉiu homo en Ĉinio povas disponi nur iom pli ol 2 200 kubmetrojn preskaŭ 30%-n de monda pokapa nivelo.

Ĝuste en ĉi tiu severa situacio, Ĉinio elmetis rimedojn de ŝparado kaj altigo de utiliga proporcio de akva riĉfonto. En la lastaj jaroj, Ĉinio enkondukis merkatan metodon por aranĝi akvan riĉfonton.

La Flava Rivero fluas tra la ĉina nordo, laŭ la rivero troviĝas Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono kaj la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ĉiujare la regionoj prenas amason da akvo el la Flava Rivero por disvolvi produktadon. Precipe en la lastaj jaroj, sekve de la rapida disvolvo de industrio de la du regionoj, multe pliiĝis kvanto de uzata akvo, samtempe, pro malprogresintaj bazaj instalaĵoj, en lokaj agrikulturaj irigaciejoj, likado kaj konsumo estis seriozaj, samtempe mankis kapitalo por reformi instalaĵojn.

De 2003, la du aŭtonomaj regionoj disvolvas laboron de ŝanĝo de pri-akva rajto, nome industriaj entreprenoj investis konstruadon de agrikultura akvoŝpara reforma inĝenieriaĵo, kaj per ŝparita akvo el agrikulturo oni kontentigas kreskan uzadon de akvo por industriaj programoj. Ĉina vicministro de akva utiligo sinjoro Hu Siyi montris:

"Per ĉi tiu agmaniero, oni realigis reguligon de akvouza strukturo, plibonan aranĝon de akva riĉfonto inter urbo kaj antaŭurbo, inter industrio kaj agrikulturo, altigis utiligan proporcion kaj efikon de akva riĉfonto kaj garantiis akvan bezonon de loka ekonomia kaj socia disvolvo."

Laŭ unuapaŝa kalkulo, kvanto de ŝparita akvo por irigacio en aŭtuno de 2005 en la irigaciejo de suda bordo de la Flava Rivero en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio superis 20 milionojn da kubmetroj kompare kun tiu en la sama periodo de 2004. En 2010, per ĉi tiu maniero agrikulturo en la du regionoj povos transsendi akvorajton je preskaŭ 600 milionoj da kubmetroj al industrio por kontentigi senĉese pliiĝantan bezonon de akvo en industrio.

1  2  3