• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-01 15:50:33    
Aĉetu vilaon por pasigi ferion

cri
Posedo de vilao por pasigi ferion en vilaĝo estas la normala afero de meza tavolo en okcidentaj landoj. Antaŭ dekkelkaj jaroj, por ĉinoj ĉi tiu vivmaniero sendube estis sonĝo nerealigebla. Nun, sekve de la senĉesa altiĝo de enspezo kaj vivkvalito de ĉinoj, aĉeto de vilaĝa vilao fariĝas nova vivmodo. Hodiaŭ ni konigos al vi staton ĉiflanke.

Spertado de kampara vivo, partopreno en agrikultura laboro, gustumo de plej freŝaj manĝaĵoj de kamparanoj kaj persona kontaktiĝo kun la naturo estas la vivo, kiun urbaj loĝantoj tre sopiras. Nun, ĉi tiu amuza maniero proksima al naturo jam estas tre populara en ĉinaj ĉemaraj provincoj, kies ekonomio estas evoluinta.

La provinco Zhejiang estas unu el ili. En oktobro de la lasta jaro, kvarsezona agrikulturscienca ekologiteknika eksplulata korporacio kreis programon nomitan "amuza vilaĝo Anji". Laŭ konigo, ĉi tiu estas la unua privata bieno de la sistemo de membroj en la provinco Zhejiang. En la bieno, membroj povas posedi bienon, inkluzive de lignodomo, teĝardeno aŭ legomĝardeno, la areo povas atingi 0,06 hektaron kaj la uza tempo estas 30 jaroj.

Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Xie Wei diris, ke post publikigo de la unua periodo de la programo, en 2 tagoj bienoj estis tute menditaj.

"Nun ni havas 3 specojn de lignodomoj. La unua konformas al familio kun 3 membroj, ĝi havas necesejon, gastsalonon, unu ĉambron kaj balkonon. La dua konformas al la familio kun multaj membroj, ĝi havas ĉefe du ĉambrojn kaj gastsalonon. Kaj la tria havas kvar ĉambrojn, du gastsalonojn, du necesejojn kaj kuirejon, ĉi tia domo estas granda."

Laŭ konigo, prezo de ĉi tiuj bienoj estas preskaŭ de 90 mil ĝis pli ol 100 mil juanoj, prezo de diversaj specoj estas iom diferencaj. Xie Wei diris, ke profito el tea ĝardeno, luita de membroj, apartenas al membroj. Kiam mastro ne loĝas en lignodomo kaj lignodomo estas libera, administristoj povas helpi al la mastro luigi ĝin kaj la enspezo apartenas al la mastro.

1  2  3