• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-01 15:50:33    
Aĉetu vilaon por pasigi ferion

cri

Geedzoj sinjoro Chen Ming kaj sinjorino Zhang Li estas klientoj de la korporacio. Antaŭe, ili estas instruisto kaj administra laboranto de turisma korporacio. Antaŭ kaj post 2000, ili emeritiĝis. En la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, la geedzoj posedis domon kaj ilia vivo estas oportuna, sed ili volas planti florojn aŭ legomojn en kamparo kaj travivi kamparan vivon. Antaŭnelonge, vidinte konigon de la programo, la geedzoj tuj faris esploron. Sinjoro Chen Ming diris:

"Ni jam faris du esplorojn. Unufoje ni venis tien en pluvo, poste en suna tago, la vidindaĵoj estas malsamaj, ni tre ŝatas la lokon. Precipe en pluvo, la verda tea ĝardeno estas bonega."

La geedzoj Chen Ming jam decidis aĉeti lignodomon kun la areo je 67 kvadrataj metroj kun du ĉambroj kaj unu gastsalono, ili ne nur propre loĝos, sed ankaŭ gastigos amikojn en la lignodomo. Nun ili atendas movi sin en la lignodomon post kiam ĉiuj instalaĵoj estos pretaj, spiri freŝan aeron kaj manĝi legomon, kiun ili plantos. La geedzoj Chen Ming diris, ke la aĉeto de domo en vilaĝo aĉetis ne nur domon, sed ankaŭ sanon.

Multaj homoj havas la saman penson, precipe emeritaj maljunuloj interesiĝis pri tio. Vicĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Zhang Yonggui sciigis raportiston, ke 90% de iliaj klientoj estas emeritaj aŭ baldaŭ emeritontaj urbaj loĝantoj.

Laŭ konigo, nun multaj gubernioj de la provinco Zhejiang kreis similajn programojn de bienoj aŭ pensionoj. Kompare kun privata agrikultura bieno, vilaĝa pensiono, ekspluatita de hangzhou-a agrikultura korporacio Lianzhong en la fama turisma vidindaĵo la monto Tianmu, ne havas la teĝardenan belan medion, sed la prezaro estas pli konkurenca. Paginte nur kelkajn dekmilojn da juanoj, oni povos loĝi en pensiono kun la areo de 50 kvadrataj metroj kaj la lua tempo longas je 30 jaroj. Ĝenerala direktoro de la korporacio Lianzhong sinjoro Yu Xuebing konigis al raportisto, ke ilia programo kunlaboris kun lokaj vilaĝanoj kaj faris ĉiuflankan reformadon de kamparanaj domoj:

"Ni kunlaboris kun kamparanoj sur la bazo de kamparana doma fundamento, faris reformadon de domoj utiligante la doman fundamenton kaj laŭ la 3-stela normo faris manĝejojn. Oni ankaŭ povas loĝi tie. Ni konstruis sintezan amuzan vilaĝon. Ni ne okupis ŝtatan teron, nur faris rekonstruadon de kamparana domo."

1  2  3