• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-01 15:50:33    
Aĉetu vilaon por pasigi ferion

cri

Yu Xuebing diris, ke nun vilaĝaj pensionoj jam estis preskaŭ tute venditaj. Parolante pri la sukcesa kialo, Yu Xuebing opiniis, ke tio profitas de la varmo de vilaĝa turismo en la provinco Zhejiang en la lastaj jaroj. Li diris, ke en la lastaj jaroj vilaĝa turismo estas bonvenigata. Multaj kamparanoj volis partopreni, sed ne havis sufiĉan monon por reformi siajn domojn. Tial la korporacio pensis pri helpo al kamparanoj por reformi iliajn domojn kaj ekspluati vilaĝajn pensionojn. Vilaĝanoj sinsekve postulis partopreni kaj komune investi en la reformado. Post la reformado, multaj vilaĝoj ŝanĝiĝis, la loĝa medio de kamparanoj estis plibonigita, ankaŭ ilia enspezo altiĝis. Laŭ kalkulo, ĉiujare ĉiu kamparana familio pliigis enspezon je 20 mil juanoj.

Nun, la korporacio Lianzhong faras kelkajn similajn programojn, Yu Xuebing estas optimisma pri la perspektivo de merkata vendo. Li diris, ke por pluapaŝe altiri klientojn, nun krom konstruado de domoj, la korporacio ankaŭ faras interkonsiliĝon kun lokaj koncernaj fakoj por perfektigi kompletigajn instalaĵojn, ekzemple kuracajn kaj sportajn instalaĵojn kaj bibliotekojn.

Sinjoro Hu Jian aĉetis pensionon, ekspluatitan de la korporacio Lianzhong sur la monto Tianmu. Hu Jian diris, ke li estis altirita ĉefe pro plej freŝa areo kaj bela medio:

"La aero estas freŝa, vere freŝa!"

Sinjoro Hu kalkulis tion al raportisto, ke nun multaj homoj pasigas siajn feriojn en kamparo, se luo de domo bezonas preskaŭ 30 juanojn ĉiutage. Sed luo de domo je 30 jaroj en unu investo, ĉiumonata kosto preskaŭ estas nur pli ol 200 juanoj, tio estas malmultekosta.

Sinjoro Hu ankaŭ esprimis, ke nun li loĝas en la pensiono nur kelkajn tagojn, post plenigo de kompletigaj instalaĵoj, li konsideros longtempan loĝadon. Hu Jian diris, ke li ne estas maltrankvila pri malŝparo pro libereco de la pensiono, ĉar la korporacio Lianzhong helpos al li luigi la pensionon kaj la enspezo apartenos al li kiel profito de la investo.


1  2  3