• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-22 19:58:03    
Eniru en sudorienton de Guizhou kaj spertu morojn kaj kutimojn de naciminoritatoj------Gastado en vilaĝo de Ge

cri
En la sudoriento de la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou, troviĝas ĉemonta kaj ĉerivera bela vilaĝo de Ge. Ge-oj havas siajn proprajn apartajn vivkutimojn, lingvon kaj veston. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni kune gastos en la vilaĝo de Ge.

Karaj aŭskultantoj, en la vilaĝo ĉie vi povos aŭskulti ĉi tian klaran kanton en la lingvo de Ge kaj vidi apartan dancon. Intervjuate, ni konis laborantojn de la loka televizia stacio sinjoron Yang Guanglong kaj fraŭlinon Long Yanxia. Ili same faris intervjuon ĉi tie. Kvankam ili estas samlokanoj ĉi tie, tamen kiel ni, ili ankoraŭ estas profunde altiritaj de danco kaj kanto. Sinjoro Yang Guanglong konigis al ni:

"La vilaĝo de Ge estas la turisma vidindaĵo, ĵus ekspluatita de la loka registaro. En la sudoriento de la provinco Guizhou, ekzistas nur 2 lokoj, en kiuj vi povas vidi tiajn apartajn vilaĝojn de Ge, ĉi tiu estas unu el ili. Ĉi tie, vi ne nur povas vidi naciecajn kantojn, dancojn, vestojn, sed ankaŭ apreci la kulturon de pafo al suno, fare de Houyi. Cetere, vaksa kolorigo kaj brodado estas trajtoj de ge-oj."

Do, kio estas pafo al suno, fare de Houyi?

Laŭlegende, ge-oj estas posteuloj de Houyi. Houyi estas heroo en la ĉina legendo. Laŭdire, en la antikva tempo, la suno havis dek filojn, ili laŭvice deĵoris. Sed oni ne sciis la kialon, aperis kontraŭdiro inter la filoj, ili komencis agis laŭ sian plaĉo, eĉ iutempe ili kune aperis en la ĉielo. Pro ilia senbrida ago, la mondo fariĝis la fajroglobo, rizplantidoj velkis, monstroj senbride agis kaj popolanoj dronis en mizero. Por savi popolanojn, pafisto Houyi unue mortigis ĉiujn monstrojn, poste li militis kontraŭ la dek filoj de la suno kaj fine mortigis 9 filojn. Tial la mondo rekomencis pacan kaj harmonian pacon.

1  2  3