• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-22 19:58:03    
Eniru en sudorienton de Guizhou kaj spertu morojn kaj kutimojn de naciminoritatoj------Gastado en vilaĝo de Ge

cri

Estro de la vilaĝo de Ge sinjoro Yuan Qizhong konigis al raportistino:

"La historio de Ge estas longa. Ge-oj translokiĝis al ĉi tie en la Respubliko de Ĉinio. Ni ŝatas loĝi ĉirkaŭ altaj montoj kaj riveroj, tiel antaŭuloj elektis ĉi tiun lokon. Laŭ niaj vestoj, vi povas vidi la signon de posteuloj de Houyi. En niaj festoj, viroj enfiksas plumon sur kapo, virinoj vestas sin per malgranda jupo kaj portas mantelon kiel imponaj generalinoj."

La fundamenta koloro de vestoj de ge-oj estas rozkolora. Sinjoro Yuan Qizhong konigis plue:

"Niaj vestoj estas faritaj de ni, en la merkato vi ne povas trovi kaj aĉeti la vestojn. Se vi estas lerta, vi povas vesti vin per bonfarita kaj bela vesto. Precipe vestoj de fraŭlinoj estas tre malfacile faritaj. En la aĝo de 8 jaroj knabinoj komencis lernadon de batiko kaj brodado kaj komencis produktadon de sia propra festa vesto. Dum sia vivo, ŝi vestas sin per la festa vesto nur je 3 fojoj: kiam ŝi edziniĝis, la vesto estas geedziĝa ceremonia vesto; kiam ŝiaj gepatroj forpasis, ŝi vestas sin per la festa vesto por adiaŭdo al siaj gepatroj; kiam ŝi mem forpasis, ŝiaj postuloj vestas ŝin per la vesto." 

Sinjoro Yuan Qizhong konigis, la festa vesto estas tre grava por ge-oj. Kiam ili forpasis, ili lasos zonojn aŭ aliajn partojn el la vesto kiel memoraĵon al iliaj posteuloj.

Karaj aŭskultantoj, ankaŭ ge-oj ŝatas kanton kaj dancon. Per kanto gejunuloj esprimas sian amon. Nun kiel turisman programeron, ge-oj ludas aman kanton por turistoj.

Turistoj el Svedlando enamiĝis pri ĉarmaj kantoj kaj dancoj ĉi tie. Ili diris al raportistino:

"Tre bele, kaj tre interese! Mi unuafoje venis al la vilaĝo kaj tre ŝatas kantojn kaj dancojn ĉi tie." 

1  2  3