En la vilaĝo de ge-oj, lokanoj gastigas turistojn ne nur per bongusta rizvino sed ankaŭ per trajta manĝaĵo-hermeta fiŝo.
Estro de la vilaĝo Yuan Qizhong konigis:
"La hermeta fiŝo estas la plej bona manĝaĵo de ge-oj. Necesas almenaŭ 6 horoj por fari la manĝaĵon. La hermeta fiŝo estas freŝa kaj bongusta, ankaŭ osto povas esti manĝata."
Nun la vilaĝo jam konstruis muzeon pri la kulturo de ge-oj. En la muzeo, turistoj povas vidi vestojn de centjara historio kaj aĉeti belajn manajn metiartaĵojn.
Karaj aŭskultantoj, gastamaj ge-oj bonvenigas vin:
Se vi volas atingi la vilaĝon de ge-oj, vi povas unue per aviadilo veni la ĉinan sudokcidentan urbon Guiyang, poste per buso atingi la urbeton Kaili, la vilaĝo de Ge ĝuste estas najbara de la urbeto Kaili, per taksio necesas nur duona horo.
Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la programereton, koran dankon pro via aŭskulto! 1 2 3
|