• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-19 09:04:45    
Disvolviĝis centjara Ĉina Foiro de Eksportataj Komercaĵoj (Kantona Foiro) en reformado

cri

La 15-an de oktobro, titolita "la ĉina unua foiro", Ĉina Foiro de Eksportataj Komercaĵoj (Kantona Foiro) celebris sian centan okazigon. En la lastaj 50 jaroj, la internacia komerca foiro kun ĉina plej longa historio ludis gravan rolon en akcelado de ĉina eksterkomerca disvolvo kaj ĉina malfermo kaj fariĝis la marko de la ĉina malfermo. Nun, sekve de senĉesa grandiĝo de la ĉina ekonomio kaj la ŝanĝiĝo de eksterkomerca situacio, ĝi alfrontas novan reformadon.

En la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, okcidentaj landoj plenumis blokadon al la nova Ĉinio, la konstruado de la nova Ĉinio urĝe bezonis fremdvalutan kapitalon por importi industriajn instalaĵojn kaj produktajn kaj porvivajn materialojn el aliaj landoj. Por rompi la blokadon, en 1957, la ĉina registaro decidis krei Ĉinan Foiron de Eksportataj Komercaĵojn en Kantono.

Ĝenerala direktoro de ĉina eksterkomerca centro sinjoro Zhang Zhigang opiniis, ke la okazigo de la unua Ĉina Foiro de Eksportataj Komercaĵoj estas unu el markoj de malfermo de la nova Ĉinio.  

"Tio estas la ago rompi glacion kaj malfermis la unuan pordon de Ĉinio. Ĉi tiu granda kreo alportis tre valoran fremdvaluton al la ekonomia konstruado, tio estas grava enhavo de ĉina plej frua paca diplomatio."

La kreo de Ĉina Foiro de Eksportataj Komercaĵoj rompis la blokadon de la okcidento kaj sukcese aperigis novan situacion de komerco inter Ĉinio kaj sudorienta Azio, eĉ inter Ĉinio kaj mondaj diversaj landoj kaj regionoj. De tiam ĝis nun, Ĉina Foiro de Eksportataj Komercaĵoj neniam interrompiĝis, ĝis nun jam okazis 100 fojojn, kaj la foiro fariĝis la sinteza internacia komerca foiro kun ĉina plej longa historio, plej granda skalo, plej abundaj specoj de komercaĵoj, plej multaj ĉeestantoj kaj plej bona efiko, kaj la foiro ludis tre gravan rolon al akcelado de ĉina eksterkomerca disvolvo kaj la malfermo.

Eksprezidanto de asocio de komerco inter Nov-Zelando kaj Ĉinio sinjoro Victor Percival, kiu ĉeestis al la unua Kantona Foiro, diris

"Pro seneco de rekta flugo kaj proceda problemo, de Nov-Zelando al Kantono, mi perdis 7 tagojn, tiam troviĝis malmultaj pasaĝeroj en trajno de Hongkong al Kantono. Sed hodiaŭ de Nov-Zelando al Kantono, nur necesas preskaŭ dek horoj, kaj en trajno de Hongkong al Kantono troviĝas multaj komercistoj ĉeestantaj al la Kantona Foiro."

1  2  3