• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-19 09:04:45    
Disvolviĝis centjara Ĉina Foiro de Eksportataj Komercaĵoj (Kantona Foiro) en reformado

cri

Sekve de la ĉina eksterkomerca disvolvo kaj fortiĝo de ekonomia forto, Kantona Foiro alfrontas novan reformadon. En la lastaj jaroj, plivastiĝis ĉina komerca favora saldo, en la lasta jaro ĝi unuafoje superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj en la unuaj 9 monatoj, ĝi superis 109,8 miliardojn da usonaj dolaroj kaj superis la tutjaran nivelon de la lasta jaro. La senĉesa plivastiĝo de komerca favora saldo fariĝis la elstara problemo en la nuna ekonomia funkciado, pro tio la ĉina eksterkomerca medio estas pli kaj pli intensa kaj komercaj konfliktoj estas pli kaj pli multaj.

En tia stato, por pli bone konformi al nova situacio de la malfermo, plivastigi importon kaj akceli harmonian kaj ekvilibran disvolvon de eksport-importa komerco, la ĉina registaro decidis, ke la 101-a foiro, Ĉina Foiro de Eksportataj Komercaĵoj estos retitolita Ĉina Foiro de Eksportataj kaj Importataj Komercaĵoj.

Ĉina vicĉefministrino sinjorino Wu Yi esprimis, ke Ĉinio per la retitola ŝanco forte altiros transmarajn entreprenojn partopreni en la foiro kaj pliigos ĉinan importadon.

"Ĉinio pluapaŝe plibonigos entreprenojn ĉeestantajn al la foiro kaj komercaĵan strukturon, ordigos eksportajn riĉfontojn, tenante stabilan kreskadon de eksterkomerca eksportado, efike ludos rolon de Kantona Foiro en la flanko de plivastigo de importado, altiros pli da transmaraj entreprenoj kaj internaciaj fammarkaj komercaĵoj partopreni en la foiro kaj faros kontribuon al realigo de baza ekvilibro de ĉina eksport-importado kaj fortigo de plurflanka kaj duflanka ekonomia kunlaboro."

Respondeculo de Kantona Foiro diris, ke post du jaroj la foiro posedos novajn konstruaĵojn kaj skalo de foira halo okupos la 3-an lokon de la mondo.


1  2  3