• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-19 09:04:45    
Disvolviĝis centjara Ĉina Foiro de Eksportataj Komercaĵoj (Kantona Foiro) en reformado

cri

La travivaĵo de sinjoro Victor Percival montris grandan ŝanĝiĝon de Kantona Foiro en la lastaj dekoj da jaroj. Sekve de laŭgrada profundigo de reformado kaj malfermo, la organiza maniero, modelo, ĉeestanta korpo kaj komercaĵoj de Kantona Foiro grande ŝanĝiĝis, la sumo de kontraktoj atingis 320 miliardojn da usonaj dolaroj en la 99-a Kantona Foiro, sed komence la sumo estis nur 10 milionoj da usonaj dolaroj, la sumo pli ol 1 000-obliĝis. Tial, Kantona Foiro estis titolita "barometro kaj ventdirekta marko de la ĉina eksterkomerco".

Laŭ statistiko, 14 mil entreprenoj kaj preskaŭ 500 mil ĉeestantoj partoprenis en la 100-a Kantona Foiro, kiu inaŭguriĝis en la 15-a de oktobro, la skalo estas plej granda en la historio. Kantona Foiro liveris al ĉinaj entreprenoj scenejon montri si mem kaj fariĝis la grava teraso por ke ili iru el Ĉinio kaj kreu internacian merkaton. Multaj entreprenoj rigardas Kantonan Foiron kiel sian unuan elekton por iri el Ĉinio.

En 2002, klimatizila korporacio de la ĉina provinco Guangdong Zhi Gao unuafoje partoprenis en Kantona Foiro, en la foiro ĝi realigis kontrakton je la sumo de 10 milionoj da usonaj dolaroj, la sumo estis kvinobla de la eksporta sumo en 2001. Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Li Xinghao opiniis, ke la korporacio pli kaj pli ne povas apartiĝi de la teraso Kantona Foiro.

"Por marŝi al la internacia socio, ni jam ne povas apartiĝi de Kantona Foiro. Ĉar la foiro estas la plej granda teraso de nia negoco, la kosto estas malmultkosta kaj la negoca kvanto estas granda, tial ni tre dankas Kantonan Foiron, ĝi alportis al ni prosperon kaj pli bonan estontecon."

La 15-an de oktobro en la inaŭguro de la 100-a Kantona Foiro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke la disvolvo de Kantona Foiro montris procezon de ĉina malfermo en la lastaj dekoj da jaroj. Li diris:

"Kantona Foiro estas la miniaturo de la ĉina malfermo. La okazigo de Kantona Foiro marŝis je grava paŝo de la ĉina malfermo. La procezo de Kantona Foiro en la lasta duonjarcento montris la historion de la malfermo de la nova Ĉinio kaj novan disvolvon kaj novan atingon de eksterkomerco de la reformado kaj malfermo kaj montris, ke la vojo de la ĉina malfermo estas pli kaj pli larĝa. Jam formiĝis ĉina ĉiudimensia malfermo."

1  2  3