• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-22 15:18:33    
Ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj eniris en oran periodon

cri
La kuranta jaro estas la 15-a datreveno de la establigo de la dialogaj rilatoj inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Antaŭ nelonge, gvidantoj de Ĉinio kaj la 10 landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj kolektiĝis en la ĉina urbo Nanning kaj planis estontan disvolvon, la du flankoj decidis laŭdatan finkonstruon de liberkomerca zono de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj en 2010. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi rapide disvolviĝantan ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj.

Antaŭ 15 jaroj, Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj komencis dialogan procezon kaj malfermis novan paĝon de la duflankaj rilatoj. Sekve de perfektigo de trafika reto kaj laŭgrada malpliiĝo de imposto, sumo de vara komerco inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj 15-obliĝis en 15 jaroj, kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj jam fariĝis la 4-a granda komerca partnero de Ĉinio.

En la fino de la lasta monato en Nanning, okazis pinta konferenco celebre al la 15-a datreveno de la establigo de la dialogaj rilatoj inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj. En la pinta konferenco, sinjorino Gloria Macapagal Arroyo, prezidentino de Filipinoj, deĵoranta prezidanta lando de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, esprimis, ke Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj Ĉinio profundigos la duflankajn rilatojn per establigo de liberkomerca zono.

"Komerco inter ni kaj Ĉinio senĉese pliiĝas, ni esperas, ke Ĉinio fortigos investon en Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Ĉinio jam leviĝis sur la monda teatro, ankaŭ Asocio de Sudorientaziaj Landoj leviĝis kune kun Ĉinio, la revolucio, alportita de tio, estas profunda. Diverslandaj gvidantoj tre bonvenigas profundigi kontaktiĝon inter Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj Ĉinio per la establigo de liberkomerca zono de Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj Ĉinio."

En novembro de 2002 en la kamboĝa ĉefurbo Pnompeno, okazis pinta konferenco de gvidantoj de Ĉinio kaj la 10 landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Ĝuste ĉi tiu pinta konferenco oficiale difinis establigon de la liberkomerca zono de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj. La liberkomerca zono kovris Ĉinion, Brunejon, Kamboĝon, Indonezion, Vjetnamion kaj aliajn, sume 11 landojn kaj rilatas al 1,8 miliardoj da loĝantoj, la totala enlanda produktovaloro atingis 2 000 miliardojn da usonaj dolaroj.

1  2  3