• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-22 15:18:33    
Ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj eniris en oran periodon

cri

Post multjara interkonsiliĝo, nun Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj jam atingis "interkonsenton de vara komerco" kaj "interkonsenton de sistemo de konflikta solvo". De julio de la lasta jaro, Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj laŭjare reduktas imposton al pli ol 7 mil specoj de produktoj, en 2010 pli ol 90% de produktaj impostoj de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj estos nulo. De la plenumado de redukto de imposto, la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj estas pli kaj pli intimaj, komerca sumo rapide pliiĝis, tio alportis verajn interesojn al entreprenoj kaj konsumantoj de Ĉinio kaj diversaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj.

Dongxing, la urbo de Guangxi Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, troviĝas ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj estas la grava landlima komerca haveno de Ĉinio kaj Vjetnamio. Vjetnama komercisto sinjoro He Wenping jam faris komercon ĉi tie 10 jarojn. Nun, li esploras la ĉinan meblan merkaton kaj vendos palisandrajn meblojn, produktitajn en Vjetnamio, al Ĉinio.

"Mi kunlaboros kun ĉinoj por fari komercon de palisandraj mebloj, ĉina partnero helpos al mi vendi vjetnamajn palisandrajn meblojn al Ĉinio. Cetere, mi ankaŭ planas funkciigi fabrikon de palisandraj mebloj."

En la urbo Dongxing, ankaŭ ekzistas multaj komercistoj, kiel sinjoro He Wenping. En la unuaj 9 monatoj de la kuranta jaro, eksterteritoriaj kaj enteritoriaj homfojoj superis 2 milionojn kaj sumo de eksport-importaj varoj proksimiĝis al 200 milionoj da usonaj dolaroj.

Pro la stabilaj politikaj rilatoj kaj la granda konsuma merkato, investa kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj laŭgrade eniris en bonan periodon. En la lastaj 15 jaroj, landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj jam fariĝis la grava fonto por ke Ĉinio altiru eksterkapitalojn, ankaŭ la regiono, unue elektita de ĉinaj entreprenoj, kiam ili "marŝas" el Ĉinio. En la fino de 2005, investo de landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj en Ĉinio atingis 38,5 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la nombro de nefinancaj entreprenoj, instalitaj de ĉinaj entreprenoj en la 10 landoj de Asocio de Sudorienaziaj Landoj, superis mil.

1  2  3