• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-22 15:18:33    
Ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj eniris en oran periodon

cri

Foiro de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj estas la grava platformo akcelanta investon inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj. En la kurantjara foiro, raportisto atentis, ke diversaj landoj de la asocio publikigis multajn favorajn politikojn por altiri investon de ĉinaj entreprenoj.

Multaj signoj montris, ke kiam komerco kaj investo inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj estas pli kaj pli vivecaj, kunlaboro inter la du flankoj sur la kampoj de financo, loĝistiko kaj ekspozicio estas pli kaj pli intima. Lastatempe, altnivelaj oficistoj de Ĉina Ŝtata Disvolva Banko kaj Vjetnama Disvolva Banko faris interparolon kaj planis disvolvi kunlaboron en la financa flanko.

Ĉina ministro pri komerco sinjoro Bo Xilai, kiu ĉeestis al la foiro de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, esprimis, ke Ĉinio plenas de fido pri la perspektivo de kunlaboro ekonomia kaj komerca inter Ĉinio kaj la asocio.

"En la lastaj kelkaj jaroj, rapide disvolviĝis la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, ĉiujare la kreska mezuro estas granda, la kreska mezuro de la kuranta jaro preskaŭ superis 20%, importado kaj eksportado estas viglaj. En 2010, la sumo de komerco inter Ĉinio kaj landoj de la asocio superos 200 miliardojn da usonaj dolaroj."

Li konigis, ke nun la intertraktada grava punkto pri la liberkomerca zono de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj jam estas la kampoj de servada komerco kaj investo, laŭ la principo de egaleco kaj reciproka utilo la ĉina registaro aktive disvolvos laboron, serioze plenumos atingitan interkonsenton de vara komerco, akcelos intertraktadon pri servado kaj investo kaj klopodos por frue atingi interkonsenton.


1  2  3