• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-01 09:51:58    
Ĉinaj aŭtoj kun sendependaj markoj briligis pekinan internacian aŭtan ekspozicion

cri
La 27-an de novembro, fermiĝis pekina internacia aŭta ekspozicio, la montriĝo de ĉinaj aŭtoj kun sendependaj markoj fariĝis la plej granda brila punkto de la ekspozicio. Ili ne nur okupis trionon de la nombro de novaj aŭtaj tipoj en la ekspozicio, sed ankaŭ akiris ŝlosilan progreson en motoro kaj aliaj kernaj teknikoj. Ĝuste estas sendependa kreo de ĉina aŭta industrio briligi la pekinan internacian aŭtan ekspozicion.

En 1990, komenciĝis pekina internacia aŭta ekspozicio, la ekspozicio estas la ĉina enlanda plej grandskala aŭta ekspozicio. La kuranta jaro estas la unua jaro, en kiu la pekina aŭta ekspozicio fariĝis internacia a-klasa aŭta ekspozicio, multaj translandaj aŭtaj potencoj sinsekve aperis en la ekspozicio por pluapaŝe malfermi la ĉinan merkaton. Ĉinaj sendependaj markoj, kiuj antaŭe montris nur malaltpintajn produktojn, komencis montri siajn altpintajn produktojn en la ekspozicio.

En la ekspozicia budo de ŝanhaja aŭta grupo, unu el la ĉinaj 3 grandaj aŭtaj entrerpenoj, raportisto vidis aŭtomobilon kun sendependa marko "Rongwei", kiu havas "sangon" de Britio kaj denove estis ekspluatita de la ŝanhaja aŭta grupo. Sinjoro Hu Maoyuan, ĝenerala direktoro de ŝanhaja aŭta grupo, diris, ke la miksmovforta aŭto estas la signifo de impulso de la ŝanhaja aŭta grupo al la merkato kun aŭtomobilo de la prezo je pli ol 200 mil juanoj, per transmara aĉeto la grupo kreis sendependan markon, ĉi tiu vojo jam unuapaŝe montris sian efikon.

"Ni persistas en tio, ke ni ne tute dependas de fremdlandaj flankoj, ne oponas kontraŭ partopreno de fremdlandaj flankoj, nek malobservas intelektan proprieton, sed sufiĉe utiligas mondajn riĉfontojn. Tial, nia investo estas malmulta kaj produkto estas rapida, kaj povas kiel eble plej rapide redukti distancon en kvalito de produktoj."

Laŭ konigo, ke nun en la mondo nur kelkaj grandaj translandaj aŭtaj grupoj komprenis relative pintan teknikon en la flanko de miksmovforta aŭto kaj jam komencis grandkvantan produktadon. Antaŭe Ĉinio ne progresis en la flanko de esploro kaj ekspluato de miksmovforta aŭto, tiom pli ne havis specimenan aŭton por partopreni en ekspozicio. En ĉi tiu pekina aŭta ekspozicio, kelkaj entreprenoj kun sendependaj markoj, inkluzive de ŝanhaja aŭta grupo, montris 9 produktojn de miksmovforto. Precipe, la ŝanhaja aŭta grupo jam finis ekspluaton en flankoj de aŭto kaj aŭta elektra kontrola sistemo kaj baldaŭ komencos produktadon.

1  2  3