En la ekspozicio de la kuranta jaro, produktoj kun kernaj teknikoj de ĉinaj entreprenoj interesis multajn fremdlandajn aŭtajn teknikistojn. Germano Hans, laboranta pri ekspluato de nova negoco de aŭtoj, diris al raportisto, ke potenco de ĉinaj aŭtaj entreprenoj surprizis lin.
"En la ekspozicio troviĝas multaj propraj fabrikoj, ili alportis multajn produktojn kun moda desegno, tre bonajn kaj kontentigajn al ĉinaj konsumantoj. Ili kompreneble povas fari konkuron kun eŭropaj aŭtoj, se ili eniros en la eŭropan merkaton. Pro ĉi tia bona desegno kaj bona kvalito, ili certe havos konkuran forton." 1 2 3
|