• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-01 09:51:58    
Ĉinaj aŭtoj kun sendependaj markoj briligis pekinan internacian aŭtan ekspozicion

cri

Ankaŭ dizelolea aŭto kaj elektra aŭto, sendepende esploritaj kaj ekspluatitaj de Ĉinio, aperis en la ekspozicio, tio enkorpigas la decidemon, ke ĉinaj sendependaj markoj alfrontas estontecon kaj ĉinoj ekspluatas novan merkaton. Fakuloj esprimis, ke kontraŭ intensiĝo de energio kaj media polucio, persistado en disvolvo de aŭtoj por ŝparado de energio kaj media protektado kiel la gvido jam fariĝis la longtempa strategio de kontinua evoluado de la ĉina aŭta industrio.

En la ekspozicio, sinjoro Li Zhaoming, inĝeniero de limigita korporacio de elektra aŭto Dongfeng, konigis al raportisto mediprotektan aŭton sendepende esploritan kaj ekspluatitan.

"La aŭto enhavas benzinan motoron de 1,6 litroj, kvankam ĝia mova povo nur estas 78 kilovattoj, tamen ni pliigis motoron de 28 kilovattoj, tial ĝia movforta sistemo povas atingi povon de motoro de 2 litroj, sed ĝia konsumo de benzino nur estas la nivelo de motoro de 1,6 litroj, eĉ pli malpli."

En la ekspozicio de la kuranta jaro, aperis alia trajto de ĉinaj aŭtoj kun sendependaj markoj, ĝi ĝuste estas progreso en esploro kaj ekspluato de aŭtaj kernaj teknikoj.

Kura aŭto estas internacie konata aŭta tipo kun alta tekniko, laŭ iu grado ĝi reprezentas teknikan superecon kaj produktan potencon de fabriko. En la ekspozicio, ĉina privata aŭta entrepreno Jili ekspoziciis konceptan kuran aŭton "Fengyin", ĝi posedas figuron kiel batala aviadilo kaj funkcion de voĉa kontrolado. Kaj kura aŭto F8 de la korporacio Biyadi fariĝis ĉina unua malferma kura aŭto. Nun internacie nur BMW, Benz kaj aliaj malmultaj korporacioj regas la teknikon. Sinjoro Sun Xu, vicĝenerala direktoro de la limigita korporacio Biyadi, konigis funkcion de la aŭto. Li diris:

"La ŝlosilo de la aŭto estas ne ordinara ŝlosilo, sed brakhorloĝoo. Kun la brakhorloĝo, kiam vi alproksimiĝas aŭton, en kelka amplekso la aŭto povas senti kaj malfermi la pordon. Enaŭtiĝinte, vi premas butonon kaj la aŭto sin movas, la procezo ne bezonas ŝlosilon."

Nun pekina internacia aŭta ekspozicio jam havas la 16-jaran historion. En la komenco, krom internaciaj markoj, nur aŭta tipo de kunkapitalaj entreprenoj aperis. Sed en la ekspozicio de la kuranta jaro, en nombroj de entreprenoj partoprenantaj en la ekspozicio kaj de aŭtaj tipoj, nombroj de aŭtoj kun sendependaj markoj estas plej multaj, interalie iuj markoj jam estas eksportitaj al orienta Eŭropo, sudorienta Azio, okcidenta Azio kaj suda Ameriko.

1  2  3