• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-19 18:22:19    
Nova vivo de paŝtistoj en stepo Hulunbeier

cri
En la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio troviĝas vasta stepo, titolita Hulunbeier, ĝi estas unu el la plej grandaj stepoj de la mondo, ankaŭ la ĉina ĉefa stepa paŝtejo. Bredado kaj paŝtado ĉiam estas unu el ĉefaj ekonomiaj subteniloj de Hulunbeier. Sed ĉar la stepo estas fora, en longtempo ĉi tie informo estis ŝtopata, multaj paŝtistoj uzis tradician manieron de bredado kaj paŝtado, ilia vivo estis peniga. Por ŝanĝi la staton, paŝtistoj ĉiam klopodas por serĉi elirejon kaj en la stepo okazas ŝanĝiĝoj. Kiuj ŝanĝiĝoj estas?

Karaj aŭskultantoj, la fino de aŭgusto kaj komenco de septembro ĉiujare estas la tempo, en kiu 4-monataj ŝafidoj estos vendataj. En tiu tempo, paŝistoj devas akiri enspezon, sed antaŭe en tiu tempo paŝtistoj malsereniĝis.

"Antaŭe, estis tre malfacila vendado de niaj ŝafidoj, ni devis persone serĉi peristojn, se la prezo estis tre malalta, ni bezonis denove serĉi aliajn peristojn. Foje kaj refoje, ĉie kaj tie serĉis, tre penege kaj tre malfacile, kompreneble, ni devis vendi la ŝafidojn por mono, tial ofte ni ne akiris profiton, eĉ malprofitis. En ĉi tiu tempo, ni malsereniĝis."

53-jaraĝa sinjorino Jin Shumei esprimis tion. Jin Shumei estas paŝtistino de la vilaĝo Bayantuohai en la urbo Hulunbeier. Parolante pri la antaŭa travivo de vendado de ŝafidoj, Jin Shumei ĉiam ekĝemis. Ŝi sciigis al ni, ke la vilaĝo estas tre fora de la urbo, antaŭe ili ne komprenis la merkatan prezon, tial ili nur iris dekojn da lioj al aliaj lokoj por serĉi peristojn.

La vilaĝo Bayantuohai havas 140 paŝtajn familiojn kaj 507 homojn. Kiel familio de Jian Shumei, antaŭe ĉiuj paŝtaj familioj devis persone serĉi vojon por vendado. De la lasta jaro, paŝtistoj ne plu tiel vendas ŝafojn aŭ bovojn, nek maltrankvilas pro prezo, ĉar pekina malnova firmao Donglaishun mendas iliajn ŝafojn kaj bovojn. Pro la ŝanĝiĝo, paŝtistino Jin Shumei tre ĝojas:

"Estas bone kaj tre oportune! Ni ne refoje maltrankvilas kaj malsereniĝas, en hejmo ni povas vendi ŝafojn kaj bovojn kaj la prezo estas alta. En la lasta jaro per vendo de pli ol 10 bovoj kaj de pli ol 40 ŝafidoj, ni enspezis pli ol 40 mil juanojn, je 20 mil juanoj pli multe ol en 2004, la enspezo pliiĝis, kion ni volas aĉeti, tion ni povas aĉeti."

La vilaĝo Bayantuohai estas distanca de Pekino je preskaŭ 1 400 kilometroj, en ĉi tiu fora distanco, do kial la nekonata vilaĝo kontaktiĝis kun pekina malnova firmao Donglaishun? Kiu ligis ilin?

En domo de komputiloj en la paŝtista movada centro, orde troviĝas 16 komputiloj, 31-jaraĝa paŝtisto Wu Yuxi faras dialogon kun fabrikisto de traktoro per babila sistemo QQ. Sinjoro Wu Yuxi sciigis al raportisto, ke antaŭe el radio kaj televido li sciis aĉeton per reto, sed tiam li opiniis, ke ĉi tiu maniero estas malkonvena.

"Tiam, mi ne fidis tion, aĉeti aŭ vendi aĵojn per la reto. Estas vere? Do, kiel oni akceptu aŭ transportu varojn? Kiel oni pagu aŭ ricevu monon? Ĝis tiam, kiam nia vilaĝo mem starigis retan stacion kaj per la reto atingis aĉetan interkonsenton kun pekina grupo Donglaishun kaj trovis la elirejon por niaj bovoj kaj ŝafoj, mi ekfidis tion."

1  2  3