• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-19 18:22:19    
Nova vivo de paŝtistoj en stepo Hulunbeier

cri

En la fino de 2004 centro de scienc-teknika akcelado de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio establis la retan stacion de paŝtistoj en la vilaĝo Bayantuohai, instalis domon de komputiloj por paŝtistoj kaj komencis regulan senpagan kurson pri komputila manipulado. De 2005, la reta stacio oficiale funkcias, ĝuste en ĉi tiu jaro, reto ligis la vilaĝon Bayantuohai kaj pekinan grupon Donglaishun.

"Pro la grandega distanco ni ne povis fari klaran telefonadon. Do, ni kaj la grupo Donglaishun rete faris kontaktiĝon, sendis kaj ricevis informojn kaj materialojn, babilis, ni faris ĉiuflankan kaj profundan kontaktiĝon, poste ĝenerala direktoro de Donglaishun venis al nia stepo kaj kune kun ni subskribis kunlaboran interkonsenton, tiel ni ŝparis multan tempon kaj koston."

55-jaraĝa sinjorino Qiao Yufang esprimis tion. Qiao Yufang estas estrino de la vilaĝo Bayantuohai. Ŝi sciigis al ni, ke antaŭe ankaŭ estroj de la vilaĝo pensis pri vendo de ŝafoj kaj bovoj al la pekina merkato, tiam ŝi kaj aliaj estroj portis dekojn da ĝinoj de bovaĵo kaj ŝafaĵo, veturis trajne preskaŭ 29-horojn al Pekino, petis amikojn, serĉis rilatojn kaj ŝancojn en korporacioj, ĉiufoje ili pagis dekmilojn da juanoj kaj bezonis pli ol dek tagojn. Qiao Yufang diris, ke ŝi neniam pensis tion, ke nevidebla kaj netuŝebla reto facile atingis la deziron, kiun ili ne povis realigi.

"Reto grande oportunigas nian laboron. Nun mi komprenis komputilon, la rapideco de tajpo altiĝis, mi aparte aĉetis skriban tabulon, se necesas skribo en reta stacio, mi rekte uzas la skriban tabulon. Laŭ mi, la reto reduktis distancon inter ni kaj la mondo."

En la lasta jaro, per reto la vilaĝo Bayantuohai vendis paŝtherbojn je pli ol 3 mil tunoj, ŝafaĵon je 750 mil tunoj kaj en la tuta jaro akiris profiton je 380 mil juanoj. Antaŭkalkule en la kuranta jaro, la vilaĝo povos akiri profiton je pli ol 1,1 milionoj da juanoj kaj en la venonta jaro espereble atingos 1,5 milionojn da juanoj. Estrino de la vilaĝo Qiao Yufang sciigis al la raportisto, ke en la lastaj jaroj la vivo de paŝtistoj grande pliboniĝis. Antaŭ 5 jaroj, paŝtistoj loĝis en domoj el adoboj, sed nun ĉiuj loĝas en brilaj kaj vastaj domoj el brikoj. Antaŭ 5 jaroj, pokapa neta enspezo ne atingis 2 mil juanojn, sed en la lasta jaro tiu unuafoje atingis 5 mil juanojn, meznombra enspezo de paŝtista familio superis 30 mil juanojn, en la kuranta jaro la pokapa neta enspezo atingos 6 mil juanojn kaj meznombra enspezo de paŝtista familio superos 50 mil juanojn, nun en la vilaĝo jara enspezo de pli ol 10 familioj superis 100 mil juanojn. Qiao Yufang diris:

"Venis retigo kaj informadiko, paŝtistoj konas vendan vojon, lernas en vendado kaj komencis merkatigan funkciadon. Antaŭe, unu ŝafo valoris nur 200 juanojn, sed nun povas valori pli ol 400 juanojn, unu ŝafo povas akiri monon de du ŝafoj, ankaŭ oni ŝparis mezajn ĉenerojn per la reto. Kiel paŝtistoj povas ne riĉiĝi?"

1  2  3