• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-19 18:22:19    
Nova vivo de paŝtistoj en stepo Hulunbeier

cri

"Vere estas la informadika epoko. Antaŭe eĉ en sonĝo mi ne imagis tion, mi devis serĉi ĉie kaj tie, kaj la serĉado forrabis multajn monatojn. Nun sidas hejmen, nur en kelkaj sekundoj aŭ minutoj, la muso tuŝetas, ni povas aĉeti aŭ vendi aĵojn. En urboj ne estas pli oportune."

Pli ol 60-jaraĝa malnova paŝtisto He Baoyuan esprimis ĉi tian profundan emocion. He Baoyuan diris, ke nun oni povas aĉeti maŝinajn pecojn, traktoron, baskulkestan aŭton kaj aŭtomobilon per reto, ĉi tiu ŝanĝiĝo ĝojigis kaj surprizis lin. Li diris, ke se li estus juna, li certe bone uzus komputilon kiel junuloj. Nun vidante tion, ke la vivo de filino kaj bofilo estas pli kaj pli bona, li estas gaja.

La filino de He Baoyuan nomiĝas He Dongying, ŝi edziniĝis antaŭ unu jaro, en la lasta jaro la enspezo de ŝi kaj ŝia edzo superis 70 mil juanojn kaj en la kuranta jaro per la reta stacio de paŝtistoj, ili enkondukis bonkvalitajn laktobovinajn specojn. Sinjorino He Dongying sciigis al ni, ke pro la enkonduko de la specoj, nun la produkta kvanto de bovina lakto duobliĝis.

"Antaŭe, sen la reto, ni ne komprenis scienc-teknike bredi bovojn, nur pliigis nombron de bovoj. De tiam ni rete lernis komputilon kaj sciojn, mi akceptis multajn paŝtajn informojn kaj lernis multajn sciojn el la reto kaj altiris diverslokajn spertojn en nian bredadon. Antaŭe, ni sciis nur bredi ŝafojn kaj bovojn per herboj, sed nun ni jam atentas brutonutraĵojn, antaŭe ni neniam sciis bovajn bonspeciigon, nun ni jam klare konas ĉiujn specojn de reformitaj bovoj. Ankaŭ ni paŝtistoj komprenas modernajn sciojn kaj uzas sciencon bredi ŝafojn kaj bovojn."

Kiel paŝtistino He Dongying, nun pli kaj pli da paŝtistoj lernas per la reto. Estrino de la vilaĝo sinjorino Qiao Yufang sciigis, ke nun en la vilaĝo paŝtistoj rapidis por lerni sur la reto, ankaŭ pli ol dek paŝtfamilioj mem aĉetis komputilojn.

"Ĉiuj ne kontentas pri la nuna stato, vidante evoluadon de diversaj lokoj en Ĉinio, paŝtistoj urĝe esperas lerni multe, kompreni multajn teknikojn kaj sciojn kaj koni multajn progresintajn spertojn de aliaj landoj kaj regionoj por rapide disvolvi nian vilaĝon. Sed antaŭe, ili preferis akiri monon kaj edzinigi fraŭlinon."


1  2  3