• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-26 18:49:02    
Sub brila arbo

cri

Karaj amikoj, aŭskultante la klaran ploron, la homoj ofte asocias ŭaadon de bebo. Antaŭ kelkaj monatoj, bebo Jie naskiĝis alportante tian klaran ploron, tamen li estas malfeliĉa, ĉar oni trovis, ke en iu okulo de la ĵus naskita bebo troviĝas malgranda tumoro. Se mankis taŭga korneo, li vizaĝos al danĝero esti tutvive blinda. Sed li ankaŭ estas feliĉa, ĉar en la 45-a tago post lia naskiĝo, iu korneo plena de amo estis transportita al la hospitalo en kiu loĝis bebo Jie kaj estis sukcese transplantita al lia malsana okulo. Pri tiu trezora korneo, malkaŝas kortuŝa rakonto.  

Kontribuinto de korneo nomiĝas Xie Yuping, ordinara retirita laboranto de ĉina centra urbo Wuhan. Tamen ŝi ne estas sana kontribuinto, sed kancera malsanulo kun 4-jara mama-kancero. Malgraŭ peza malsano, Xie Yuping neniam forlasis amon al la vivo. Antaŭ malsaniĝo, ŝia plej forta hobio estis muziko. Do post sia malsaniĝo, Xie Yuping aliĝis al iu speciala arta grupo de la urbo Wuhan –"Kanto de Vivo", kiu konsistas tute el kanceruloj. Tie ŝi servis kiel dancanto kaj kantanto.

Ĉu en provludado, ĉu en prezentado, Xie Yuping ĉiam aktive partoprenis kaj neniam forestis. Ekde junio de la kuranta jaro, la sanstato de Xie Yuping neatendite malboniĝis, kanceraj ĉeloj transmoviĝis al medolo. Antaŭ partopreno en aktivadoj de la arta grupo, ŝi devas preni analgezikon por mildigi doloron kaŭzitan de transmoviĝo de kanceraj ĉeloj.

En la 28-a de junio ĉijare, la arta grupo "Kanto de Vivo" veturis al la hospitalo Tongji por konsoli malsanulojn. Konigite pri tio, Xie Yuping telefonis al estro de la arta grupo kaj persisteme postulis partopreni en la prezentado. Tiutage ŝi, jam ne povante sole piediri, prenis lambastonojn kaj prezentis la kanton "Ama Kontribuo", multaj spektantoj ploris.

En la lastaj monatoj de la vivo de Xie Yuping, iu mezaĝulo ofte surdorse portis ŝin de la unua etaĝo ĝis la sepa, de ŝia hejmo al la hospitalo; antaŭ ŝia forpaso, li ĉiam akompanis ŝin. Nemalmultaj homoj miskomprenis, ke ili estas geedzoj. Fakte la mezaĝulo nomata Yang Hanhua nur estas kancerula amiko fariĝinta en la arta grupo. Membro de la arta grupo s-ino Sun Xiaohui diris:

"Frakturo ĝenas moviĝon de edzo de Xiaoxie, do ĉiutage Yang Hanhua surdorse portis ŝin de la unua etaĝo ĝis la sepa. Kiam Xiaoxie loĝis en la hospitalo, Yang Hanhua ĉiam akompanas ŝin kaj flegas ŝin kiel familiano. Tia zorgo estas granda, estas amikeco alta kiel la ĉielo ka profunda kiel la maro."

1  2  3