• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-26 18:49:02    
Sub brila arbo

cri

La ago de Xie Yuping kortuŝis Wuhan kaj Shenzhen kaj kortuŝis ĉiujn membrojn de la arta grupo "Kanto de Vivo". Pri tio, la arta grupo aparte verkis recitan poemon "Laŭdo de Amo".

Pleja trezoro en la vivo estas vivo,

Estas espero nutranta la vivon

Plej bela espero de la vivo estas idealo

Estas firma fido realigi idealon

Tra okuloj de Xie Yuping

Ĵus naskita bebo vidas riĉkoloran lunlumon

Tra okuloj de Xie Yuping

Du blinduloj vidas ŝanĝiĝeman mondon

La homoj ne forgesu vin

La nomo Xie Yuping jam estis gravurita sub 500-jara antikva banjano, sur brila monto

Malsama ol antaŭaj verkoj de la arta grupo, tiu poemo ne estis verkita de artistoj speciale dungitaj de la arta grupo, sed verko de ordinara membro Sun Xiaohui.

"Mi tre ekscitiĝis kiam mi verkis ĝin kaj plenumis ĝin plorante. Mi sentis, ke mi ne povas silenti plu, sed devas skribi ion por memorigi mian karan fratinon."

Parolante pri faroj de Xie Yuping, vicestro de la arta grupo pri konstantaj aferoj s-ino Chu Sicui, kiu multfoje okupiĝis pri kontribuo de korneoj kelkfoje plorĝemis:  

"Nia kara fratino Xie forlasis nin, sed ŝi faris grandan decidon, t.e. kontribui siajn korneojn. Kvankam ni estas kanceruloj, multaj el ni spertis kelkajn operaciojn, eĉ perdis iujn organojn, tamen ni ankoraŭ povas fari kontribuon al la socio. S-ino Xie la unua kontribuis siajn korneojn, mi pensas, ke post ŝi sekvos la dua, la tria…"

Estro de la arta grupo s-ro Zhang diris:

"Ni devas heredi tian spiriton generacio al generacio, falas antaŭaj, kaj sekvantaj homoj firme daŭrigas la vojon."

Xie Yuping falis kiel bolido, tamen ŝia tenera rigardo ankoraŭ brilas kiel fiksa astro. Ŝi, per sia vivo, briligis esperon de la vivo kaj kantas la kanton de la vivo per sia ago.  


1  2  3