• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-26 18:49:02    
Sub brila arbo

cri

En la arta grupo "Kanto de Vivo", multaj membroj, same kiel s-ro Yang, prizorgas Xie Yuping kaj donis al ŝi helpon en la plej urĝa tempo. Vicestro de la arta grupo pri konstantaj aferoj s-ino Chu Sicui diris:  

"Kiam ŝi agoniis, kelkaj fratinoj de nia arta grupo ĉirkaŭis ŝin kaj mallaŭte kantetis 'Amikon'. Tiam ŝi jam ne povis paroli, sed ŝia buŝo sin malfermis kaj fermis sekvante nian kantadon."

En la meza tagdeko de oktobro, Xie Yuping jam estis nekuraceble malsana. Post prudenta konsidero, ŝi decidis kontribui siajn korneojn kaj akiris konsenton de siaj familianoj. Ŝia filo Guo Liang diris:  

"Dum ŝiaj vivtagoj, mia patrino akiris helpon de multaj homoj, kontribuo de korneoj estas ŝia postlasita deziro por rekompenci la socion. Mia panjo iam diris, ke ŝi ne povis respondi tiujn bonkorulojn en siaj vivtagoj, sed post forpaso ŝi certe vidos ilin sanaj kaj sekurajn."  

Je la 12-a horo kaj 5 minutoj meztage de la 19-a de oktobro, Xie Yuping kviete finis la 53-jaran viv-vojon. Posttagmeze de la sama tago, ŝiaj edzo kaj filo kaj respondeculo de la arta grupo gardis korneojn de Xie Yuping kaj atingis la ĉemaran urbon Shenzhen de suda Ĉinio. Vespere de tiu tago, la sanaj korneoj estis transplantitaj ankaŭ al 29-jaraĝa junulo kaj 52-jaraĝa malsanulino kaj helpis ilin denove vidi la lumon. Guo Liang, filo de Xie Yuping diris:

"Nun, korneoj de mia panjo helpis tri homojn denove vidi la lumon. Inter ili unu estas bebo Jie, kiu ĵus naskiĝis 45 tagojn tiam, kaj lia vivo neniam estos nigra. Ĉe li, la vivo de mia patrino estas senlime grandigata kaj daŭrigata."

En la dua tago post forpaso de Xie Yuping, Guo Liang ricevis poŝtelefon-mesaĝon de ĉefa kirurgo pri ĉifoja operacio de kornea transplantado:

"Kiam leviĝos matenruĝo morgaŭ, la brilaj okuloj de via granda patrino plue rigardos la urbon Shenzhen, profundsentimente foren rigardos sian alkroĉiĝantan hejmlokon Wuhan kaj prizorgos vian progreson. Ni ĉiam sopiros ŝin!"

Antaŭ nelonge, Guo Liang refoje veturis al la urbo Shenzhen. Tie sub iu 500-jara antikva banjano, li persone enterigis iujn vestojn, haron kaj ornamaĵojn de sia patrino.

Laŭ konigo, tiu antikva banjano estas unu el plej antikvaj arboj de la urbo kaj nomiĝas "brila arbo". Nur tiuj kontribuantoj de korneoj antaŭ forpaso povas esti enterigitaj sub la brila arbo. En 2005, la Leona Asocio de Shenzhen establis monumenton sub la arboj por memorigi civitanojn kontribuintajn korneojn. Guo Liang diris:  

"Kiam mi vidis bebon Jie, mi ŝajne vidis rigardon de mia patrino. Mi povas senti, ke ŝi rigardas nin senĉese progresi."

1  2  3