• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-11 19:56:47    
Kantu himnon de la vivo——ĉina unua kancerula arta grupo "Kanto de Vivo"

cri

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la kanton el iu teatro de ĉina centra urbo Wuhan, tiu tago estas la 10-a datreveno de fondiĝo de la arta grupo "Kanto de Vivo".

Nun vi aŭdas la kanton titolitan "Refoje Sonoras Kanto de Vivo". Tio ne estas ordinara arta grupo, ĉar ĉiuj ĝiaj 78 membroj estas kanceruloj kun stomaka kancero, mama kancero, rinokarcinomo, laringa kancero, leŭkemio aŭ alia kancero.

Longatempe kancero ĉiam alportas al la homoj pezan nigran premon per alta mortokvanto. Laŭ statistiko de la Monda Organizo pri Sano, en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, en la mondo preskaŭ 10 milionoj da homoj malsaniĝis je kancero ĉiujare kaj preskaŭ 7 milionoj da homoj mortis pro kancero. Minaco de kancero al la mondo pli kaj pli serioziĝas. Laŭ enketo fare de ĉina tutlanda esplora oficejo pri preventado kaj kuracado de tumoro en la 90-aj jaroj, ĉiujare en Ĉinio preskaŭ unu miliono kaj 600 miloj da homoj malsaniĝis je kancero kaj unu miliono kaj 300 miloj mortis. La arta grupo "Kanto de Vivo" fondiĝis ĝuste sub tia streĉa minaco al la vivo. Profesoro Jiang Zhenhua estas iniciatinto de la arta grupo, li diris al raportisto:

"La homoj ĉiam opinias, ke kancero egalas al morto, kancero estas nekuracebla malsano. En la socio eĉ popularas tia aserto: "Inter 10 kanceruloj, 9 mortis kaj la lasta estas misdiagnozita." El tio ni povas vidi timon de la homoj al tia malsano. Tamen ni opinias, ke kancero ne estas nekuracebla, ni venkos la kanceron kun plej granda decidemo, nia arta grupo fondiĝis ĝuste sub tia gvidpenso."

Tiu tago estas ne nur 10-a naskiĝtago de la arta grupo, sed ankaŭ 5-jara naskiĝtago de kvin membroj. Tio ne estas ordinara naskiĝtago. Laŭ medicino, se kanceruloj traspasas kvin jarojn post klinika kuracado, ili estas relative sekuraj. En la arta grupo "Kanto de Vivo", la kancerulo kun kvin-jara kancero estas nomata kiel kontraŭkancera stelo, ĉiujare la arta grupo celebras renaskiĝatagon de kontraŭkanceraj steloj.

Akompanate de ĝoja ritmo de la "Bonan Naskiĝtagon", kontraŭkanceraj steloj ekscitite rakontis siajn dezirojn.

A:Kancero ne egalas al morto, ni devas kuraĝe vizaĝi la fakton kaj firme vivi…

B:Antaŭ kvin jaroj mi malsaniĝis je kancero, dum tiuj kvin jaroj, mi trovis "Kanto de Vivo", kie mi sentis ĝojon kaj vidis esperon de la vivo. Mi deziras, ke la vivo de ĉiuj estos pli kaj pli bona!

C:Zorgu la vivon kaj ĉiam sanon al ĉiuj!

En aplaŭdo kaj ĝojkrio, iniciatinto de la arta grupo s-ro Jiang Zhenhua persone kroĉis grandan ruĝan floron sur la brusto de ĉiu el la kontraŭkanceraj steloj, kies vizaĝoj estis plenaj de feliĉa rideto. Kio stimulis tian specialan amason koncentriĝi kune? S-ro Jiang Zhenhua eksplikis:

"'Kanto de Vivo' signifas, ke amaso da kanceruloj, kiuj amas arton, koncentriĝas por kanti per la vivo, bruligi la vivon per la kanto de vivo, komuniki aliajn per la vivo kaj kanti la plej fortan tonon de la vivo – kancero ne estas morto. Tio estas signifo de la kanto de vivo."

1 2 3