• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-11 19:56:47    
Kantu himnon de la vivo——ĉina unua kancerula arta grupo "Kanto de Vivo"

cri

Kvankam membroj persisteme batalas kontraŭ diablo de kancero kun espero al la vivo. Tamen en kresko de la arta grupo, la homoj neeviteble foje kaj refoje vizaĝis al separado de vivo kaj morto. En la pasintaj 10 jaroj, 20 inter la unuaj 80 membroj de la arta grupo forpasis pro kancero. Kaj antaŭ du monatoj, la arta grupo "Kanto de Vivo" refoje suferis atakon de perdo de sia membro. Vicestro pri konstantaj aferoj Chu Sicui preskaŭ plorĝeme diris:

"Antaŭ nelonge, nia kara fratino Xie Yuping forlasis nin. Ŝi nur estas ordinara laboranto, tamen en ŝia lasta vivtago, ŝi faris grandan decidon, t.e. kontribui siajn korneojn…"

53-jara Xie Yuping estis ordinara retirita laboranto de la urbo Wuhan. Antaŭ 4 jaroj, ŝi malsaniĝis je mama kancero. Junie de la kuranta jaro, subite plimalboniĝis ŝia malsano, por respondi bonkorulojn, kiuj iam helpis ŝin, ŝi decidis kontribui siajn korneojn kaj daŭrigi la vivon per utilaj organoj.

Je la 12-a horo kaj 5 minutoj meztage de la 19-a de oktobro, Xie Yuping kviete finis la 53-jaran viv-vojon. Posttagmeze de la sama tago, ŝiaj edzo kaj filo kaj respondeculo de la arta grupo gardis korneojn de Xie Yuping kaj atingis la ĉemaran urbon Shenzhen de suda Ĉinio. Vespere de tiu tago, la sanaj korneoj estis transplantitaj ankaŭ al 29-jaraĝa junulo kaj 52-jaraĝa malsanulino kaj helpis ilin denove vidi la lumon. Guo Liang, filo de Xie Yuping diris:

"Nun, korneoj de mia panjo helpis tri homojn denove vidi la lumon. Inter ili unu estas bebo Jie, kiu ĵus naskiĝis 45 tagojn tiam, kaj lia vivo neniam estos nigra. Ĉe li, la vivo de mia patrino estas senlime grandigata kaj daŭrigata."

En la dua tago post forpaso de Xie Yuping, Guo Liang ricevis poŝtelefon-mesaĝon de ĉefa kirurgo pri ĉifoja operacio de kornea transplantado:

"Kiam leviĝos matenruĝo morgaŭ, la brilaj okuloj de via granda patrino plue rigardos la urbon Shenzhen, profundsentimente foren rigardos sian alkroĉiĝantan hejmlokon Wuhan kaj prizorgos vian progreson. Ni ĉiam sopiros ŝin!"

Kortuŝite de la ago de Xie Yuping, la arta grupo "Kanto de Vivo" aparte verkis recitan poemon "Laŭdo de Amo".

Pleja trezoro en la vivo estas vivo,

Estas espero nutranta la vivon

Plej bela espero de la vivo estas idealo

Estas firma fido realigi idealon

Tra okuloj de Xie Yuping

Ĵus naskita bebo vidas riĉkoloran lunlumon

Tra okuloj de Xie Yuping

Du blinduloj vidas ŝanĝiĝeman mondon

La homoj ne forgesu vin

La nomo Xie Yuping jam estis gravurita sub 500-jara antikva banjano, sur brila monto

Malsama ol antaŭaj verkoj de la arta grupo, tiu poemo ne estis verkita de artistoj speciale dungitaj de la arta grupo, sed verko de ordinara membro Sun Xiaohui.

"Mi tre ekscitiĝis kiam mi verkis ĝin kaj plenumis ĝin plorante. Kiam Xiaoxie peze malsaniĝis, iuj membroj de la arta grupo ĉiam akompanis ŝin kaj flegis ŝin kiel familianon. Tia zorgo estas granda, estas amikeco alta kiel la ĉielo kaj profunda kiel la maro."

En la arta grupo "Kanto de Vivo", same kiel Xie Yuping, ĉiuj membroj havas kortuŝan rakonton. Ili ŝajnas brilaj steloj, kiuj bruligas la esperon de la vivo per sia propra vivo.

La arta grupo "Kanto de Vivo" estas arta grupo, do ĝi ne povas sin separi kun arto. Inter ĝiaj membroj, iu estas opera baritono, iu estas prezidanto de programeroj, iu estas muzika instruisto kaj pli multaj estas ordinaruloj, kiuj amas arton. S-ro Jiang Zhenhua diris:

"Arta grupo certe ne povas ne havi arton, ĉiuj niaj membroj havas artan fundamenton. Por prezenti altnivelan programeron, ni aparte invitis kelkajn artistojn kiel konsilantojn por verki programerojn."

El amo al arto kaj persistemo al la vivo, la arta grupo "Kanto de Vivo" laŭde kantas la vivon per ĥoraĵo, danco, Pekina Opero, solkanto, vesta prezento, gimnastiko kaj diversformaj programeroj.

Arto ne povas sin liberigi el realo, en tiu speciala familio, arto ne estas ununura strebo. La arta grupo ne nur partoprenas en diversaj prezentoj, sed ankaŭ esploras pri resaniĝo kaj psikologia kuracado. S-ro Jiang diris:

"Ni opinias, ke la kancerulo unue devas esti optimisma, malestimi la kanceron kaj samtempe atenti kuracadon. Ni engaĝis kvar specialistojn pri ŝvelaĵo kiel konsilantojn, kiuj senpage faras konsilon por membroj de la arta grupo kaj okazigas prelegon pri tumora resaniĝo; ni ankaŭ organizas membrojn interŝanĝi spertojn kaj aktive interflui kun alilandaj resaniĝaj artaj organizoj per interreto, tiel formiĝis ĝoja familia etoso de arto, resaniĝo kaj psikologia kuracado."

Ĝuste tia harmonia kuraca rimedo kunfandanta sciencon kaj arton altiras pli kaj pli multajn kancerulojn al la familio de "Kanto de Vivo". En ĉiu semajnfino, membroj de la arta grupo koncentriĝas por provludi programerojn kaj interflui spertojn.

(Iu membro kun 10-jara kancera historio)

"Kiam mi restis hejme, mi ofte maltrankviliĝis pri transmoviĝo de la kanceraj ĉeloj kaj ĉiam estis en teruro. Post aliĝo al la arta grupo, mi estas pli ĝoja ol antaŭe. Profesiaj instruistoj instruas al ni kantadon, mi povas ion lerni kaj havas spiritan subtenilon en la koro."

(Iu mam-kancerulo)

"Kiam mi ekmalsaniĝis, mia animstato estis tre komplika kaj la animo estis deprimita. Post aliĝo al la arta grupo, mi ofte konversacias kun aliaj membroj pri kuracado. Malnovaj membroj diras al mi spertojn pri kuracado kaj preventado, kio multe helpas min."

(Iu membro el alia provinco)

"Antaŭe mi estis konfuziĝa kaj havis densan ŝarĝon en la koro. Poste mi partoprenis en aktivadoj de la arta grupo, ĉiutago estas tre plena, miaj amikoj kaj familianoj opinias, ke mia animstato estas tre bona kaj mi aspektas ne kiel kancerulo."

1 2 3