• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-11 19:56:47    
Kantu himnon de la vivo——ĉina unua kancerula arta grupo "Kanto de Vivo"

cri

De 10 jaroj, tiu speciala grupo, kiu pleje bezonas zorgon kaj helpon, ofte staras sur scenejo de publika bonafero. Ili viglas en hospitaloj, teatroj, fabrikoj, universitatoj kaj armeaj rezidejoj por propagandi batalon kontraŭ kancero. Ili prezentis pli ol 50 fojojn por diversaj publikbonaj aktivadoj pri malpermeso de narkotaĵo kaj preventado kaj kuracado de aidoso kaj bruligis amon al la vivo kiel fajron de la vivo.

En 1998, la provinco Hubei de meza Ĉinio suferis centjare raran inundon, la arta grupo "Kanto de Vivo" aktive partoprenis en prezentado pri savado kaj monkontribuo, organizita de la Buroo pri Civilaj Aferoj de la urbo Wuhan.

En 1998. inundo dronigis golfon Paizhou,

Trafis dekmilojn.

Por savi el katastrofo,

Spite al varmeco,

Ni senpage prezentis kaj kontribuis monon,

Kortuŝante ĉiujn sur kaj sub la scenejo;

Kun varma larmo,

Ni kolektis 400 milojn da juanoj,

Kaj sendis la sumon al plagitaj regionoj.

S-ino Chu Sicui diris:

"Kiam spektantoj sciis, ke ni kanceruloj prezentis por kolekti monon, ili estis tre kortuŝitaj kaj pli vigle kontribuis monon kaj savajn materialojn. En diversaj monkontribuaj prezentoj tiujare, ni kolektis 400 milojn da juanoj de renminbi."

Iu wuhan-a urbano, kiu spektis prezenton de la arta grupo "Kanto de Vivo", diris:

"Iliaj zorgo al la vivo kaj batalspirito kontraŭ malsano kortuŝis min. Ili tute ne aspektas kanceruloj, ilia amo al la vivo gajnis mian admiron. Mi opinias, ke ili estas bravaj. Ili edifis min, ke la vivo estas harmonia, kaj se ni malsaniĝas, ni ne devas blindece timi ĝin, sed devas klopodi por pasigi ĉiun tagon feliĉe. Ni devas esti utilaj al la socio, familiono kaj ni mem."

Strebo de la arta grupo "Kanto de Vivo" al arto, respekto al la vivo kaj senegoisma kontribuo al la socio ne nur gajnis subtenon kaj respekton de amaso da spektantoj, sed ankaŭ akiris subtenon de multaj artistoj.

Karaj aŭskultantoj, nun vi aŭdas modernan dramon "Provizora Kuracejo" prezentitan de fama dramisto Wang Xuejun kaj membroj de la arta grupo. En la pasintaj multaj jaroj, same kiel s-ro Wang, multaj artistoj senpage verkis kaj provoludis programerojn por la arta grupo, iliaj verkoj ofte gajnas plej varman aplaŭdon de spektantoj. S-ro Wang Xuejun diris:

"La programeroj estas bonvenigataj ne pro nia talento, sed pro tio, ke la arta grupo estas plena de viveco kaj amo. Oni devas diri, ke membroj de la arta grupo estas vere altnivelaj. Kvankam forpasis 20 membroj de la arta grupo, tamen la homoj fidas tian spiriton: eĉ se iuj forpasis, ni ne tristas, nek sentas doloron, sed plue antaŭeniras. El ili, mi lernas multe. La programeroj verkitaj de ni estas tute ekstraktitaj el la vivo de la membroj, kaj estas plej veraj."

En la pasintaj 10 jaroj, ĝuste dank' al helpo de tiuj bonkoruloj, la kanto de vivo estas pli kaj pli laŭta. Inter ili, iuj estas familianoj de kanceruloj, aliaj estas ordinaraj urbanoj kaj tiaj, profesiaj artistoj. Per vivplena vivo, la arta grupo "Kanto de Vivo" prezentas himnon pri vera amo en la mondo kaj pri amo kaj kontribuo.

"Tio estas voko de la koro, tio estas kontribuo de la amo. Nur je ĉiuj oferu ion el la amo, la mondo estos bela."

Malfermiĝinte la kurteno, 60 ĥoranoj aspektantaj brile sanaj staras en unu vico, ili estas kanceruloj, iuj eĉ estas en la lasta periodo, tamen ili ride kaj laŭte kantas, laŭdante la vivon.


1 2 3