• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-13 17:08:21    
Vojaĝo al Ĉina Filma Muzeo(foto)

cri

Karaj amikoj, nun estas la programereto Filmo kaj Kulturo. Ekde la jaro 1950 kiam naskiĝis la unua filmo de Ĉinio, la ĉina filmo jam pasis centjaran historion. Kiujn progresojn akiris la ĉina filmo en la pasintaj pli ol cent jaroj? Hodiaŭ mi konduku vin al la ĉina Filma Muzeo, simbola konstruaĵo memore al centa jariĝo de la ĉina filmo kaj ankaŭ la plej granda profesia muzeo de filmo en la mondo.

La unua filmo de Ĉinio, naskiĝis en la jaro 1950

La Filma Muzeo havas tre apartan arkitekturan desegnon, ĝia aspekto ne nur estas grandioza, sed ankaŭ plenas de arta ĉarmo. Antaŭ la ĉefa konstruaĵo, granda ekrano kaj la interrompita dekliva muro konsistigas la planon. Oni prenas nigron kiel bazan koloron de la konstruaĵo kaj uzas metalan tabulon kiel ornamaĵon, tio kovras la filman halon per mistera vualo. Ĝenerala inĝeniero Feng Xiaozhong konigis, ke la desegno enkorpigas ekvilibron inter filma arto kaj arkitektura lingvo. Li diris:

(sono1 Feng Xiaozhong)

"La desegna koncepto de la Filma Muzeo venas el lumo kaj bildo de la filmo, iuj priskribas ĝin kiel nigran skatolon. La bazaj koloroj estas nigro, blanko kaj grizo, kiuj estas kvietaj kaj elegantaj, aliaj koloroj estas pli riĉaj sur tiu bazkoloro. Tio donas ne nur vidfrapon al spektantoj, sed ankaŭ tian efekton, ke ŝajne oni sentas sin en la filmo."

En unuigita kaj neŭtra nigra fono, kvar koloraj vitraj muroj dividas la internan spacon de la muzeo. Ruĝo, verdo, bluo kaj flavo respektive reprezentas karakteron de kvar zonoj de ekspozicio, foiro, kinejo kaj sinteza servo. S-ro Feng konigis ankaŭ:

(sono 2 Feng Xiaozhong)

"La plej elstara karaktero de la Filma Muzeo estas amplekseco. Ĝi ne nur konigas la historion kaj fotografadon de filmo, sed ankaŭ havas kvin kinejojn, inkluzive de la plej vasta grand-ekrana kinejo, kaj diĝita kinejo kaj posedas la plej novajn teknikojn kaj ekipaĵojn de projekcio. Oni povas diri, ke ĝi havas historian fundamenton kaj modernan etoson."

1 2 3